La morto de la poeto (versaĵo)
"La morto de la poeto" (ruse Смерть Поэ́та) estas ruslingva versaĵo de Miĥail Lermontov, skribita en 1837. Ĝi estas dediĉita al la morto de fama poeto Aleksandr Puŝkin, okazinta post kiam li estis vundita dum duelo kun Georges d'Anthès la 27-an de januaro 1837 apud Peterburgo. La publikigo de la versaĵo dum longa tempo estis malpermesata en Rusia Imperio, tamen ĝi rapide fariĝis vaste konata, ĉar oni reskribadis ĝin en kelkaj dekmiloj da ekzempleroj.
Смерть поэта | |
---|---|
poemo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Miĥail Lermontov |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1852 |
Ĝenro | verso |
En la versaĵo Lermontov malaprobis rusian socion je la morto de Puŝkin, fakte organizita de la Rusia registaro.
Teksto
redaktiOriginala varianto kaj esperanta traduko (vidu plenan tekston):
Ruslingve | En Esperanto (tradukis K.Gusev) |
---|---|
Погиб поэт! — невольник чести — Пал, оклеветанный молвой, |
Pereis li, poet' de justo, Murdita per la kalumni', |
Aliaj tradukoj
redakti- Al la angla: Death Of the Poet