La ombro

fabelo far Andersen

La Ombro (dane Skyggen) estas fabelo, danlingve verkita de Hans Christian Andersen kaj unue eldonita en 1847.

Der Schatten
skribita verko • fabelo
Aŭtoroj
Aŭtoro Hans Christian Andersen
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Eldondato 1847
Ĝenro fabelo
vdr

Resumo redakti

Scienculo de norda lando vojaĝas suden al lando de "negroj", kaj perdas sian ombron. Tamen, nova ombro ekkreskas, kaj la scienculo reiras hejmlanden.

Post pluraj jaroj, la perdita ombro, fariĝinta riĉulo, revenas kaj renkontas sian eksmastron. Ili pridiskutas la mondon: dum la scienculo verkas librojn pri "la vero kaj bono kaj belo", la ombro kontraŭe argumentas ke ĉiuj estas malbonaj.

Kiam la scienculo malsaniĝas, la ombro proponas ke ili vizitu banlokon. En la banloko, la ombro renkontas reĝidinon, kaj ŝi ekamas ĝin. La ombro diras al ŝi ke la scienculo estas ĝia ombro.

La ombro, edziĝonte kun la reĝidino, provas dungi la scienculon kiel ĝian ombron. La scienculo rifuzas; la ombro kaj la reĝidino geedziĝas, kaj la scienculo estas ekzekutita.

Historio de eldonado redakti

La Ombro estis unuafoje eldonita en la 6-a de aprilo de 1847, en la libro Novaj Fabeloj, Dua Volumeno, Unua Kolekto (dane Nye Eventyr. Andet Bind. Første Samling).

L. L. Zamenhof tradukis la fabelon Esperante kaj eldonis ĝin en Dua Libro de l' Lingvo Internacia; ĝi estas la unua proza beletraĵo en Esperanto. Poste, la traduko estis reviziita kaj reeldonita en Fabeloj. Plena Kolekto.

Eksteraj ligiloj redakti