La problemo de estas kaj devus esti

la filozofia problemo pri kiel oni povas dedukti moralan aserton (io estu) el priskribajn asertojn (io estas)

La problemo de estas kaj devus esti, kiel elparolita de la skota filozofo kaj historiisto David Hume, aperas kiam oni asertas pri tio, kio devus esti, baze de nur tio, kio estas. Hume konkludis, ke ŝajnas, ke ekzistas grava diferenco inter pozitivaj asertoj (pri tio, kio estas) kaj preskribaj aŭ normaj asertoj (pri tio, kio devus esti), kaj ke ne estas memevidente, kiel oni povas kohere iri de priskribaj asertoj al preskribaj asertoj. La leĝo de Humela gilotino de Hume[1] estas la tezo ke, se rezonanto nur havas aliron al ne-moralaj kaj ne-taksipovaj faktaj premisoj, la rezonanto ne povas logike konkludi la veron de moralaj asertoj.[2]

David Hume levis la problemon de estas kaj devus esti en sia Traktato de Homa Naturo.

Simila vidpunkto estas defendita de la argumento de malferma demando de G. E. Moore, kiu celas nei iun ajn identigon de moralaj ecoj kun naturaj ecoj. Ĉi tiu laŭdira naturisma misrezono kontraŭas al la vidpunktoj de etikaj naturistoj.

La problemo de estas kaj devus esti multe rilatas al la distingo inter fakto kaj valoro en sciterorio. Kvankam la terminoj estas ofte uzitaj interŝanĝe, akademia diskuto pri la dua povas inkluzivi estetikon aldone al etiko.

SuperrigardoRedakti

Hume diskutas la problemon en libro III, parto I, sekcio I de sia libro, Traktato de Homa Naturo (1739):

En ĉiu morala sistemo, kiun mi ĝis nun renkontis, mi ĉiam rimarkas, ke la aŭtoro iom procedas laŭ la ordinara rezonmaniero, kaj establas la eston de Dio, aŭ faras observojn pri homaj aferoj; kiam subite surprizas min konstati, ke anstataŭ la kutimaj kunigado de asertoj, ''estas'', kaj ''ne estas'', mi renkontas neniun proponon, kiu ne rilatas al ''devus'', aŭ ''devus ne''. Ĉi tiu ŝanĝo estas nerimarkebla; sed tamen temas pri la lasta konsekvenco. Ĉar pro tio, ke ĉi tiu 'devus', aŭ 'devus ne', esprimas iun novan rilaton aŭ aserton, tial necesas ke oni donu kialon, por tio, kio ŝajnas tute nekomprenebla, kiel ĉi tiu nova rilato povas esti depreno de aliaj, kiuj tute malsamas de ĝi. Sed ĉar aŭtoroj ne ofte uzas ĉi tiun antaŭzorgon, mi supozos rekomendi ĝin al la legantoj; kaj mi estas konvinkita, ke ĉi tiu malgranda atento renversos ĉiujn vulgarajn moralajn sistemojn, kaj ni vidu, ke la distingo inter malvirto kaj virto ne baziĝas nur sur la rilatoj de objektoj, nek estas perceptata de la racio.[3][4]

Hume petas zorgemon kontraŭ tiaj implicoj sen klarigo de kiel la "devus"-asertoj sekvas de la "estas"-asertoj. Sed kiel povas "devus"-aserto deveni de "estas"-aserto? La demando, instigita de la malgranda alineo de Hume, fariĝis unu el la centraj demandoj de etika teorio, kaj oni plej ofte asignas al Hume la aserton, ke tia deveno estas neebla.[3]

En modernaj tempoj, la "leĝo de Hume" often signifas la neformalan tezon, ke, se rezonanto nur havas aliron al ne-moralaj faktaj premisoj, la rezonanto ne povas logike konkludi la veron de moralaj asertoj; aŭ, pli vaste, ke oni ne povas konkludi taksajn asertojn (inkluzive estetajn asertojn) el ne-taksaj asertoj.[2] Alternativa difino de la leĝo de Hume estas, ke "se P implicas je Q, kaj Q estas morala, konsekvence P estas morala". Tiu ĉi dinifo evitas breĉon kun la principo de eksplodo.[4] Aliaj versioj asertas, ke la spaco inter estas kaj devus povas teknike esti formale transirita sen morala premiso, sed nur en formale "malplenaj" kaj "senrilataj" manieroj, kaj kiuj donas neniun "gvidon". Ekzemple, oni povas konkludi de "La suno estas flava", ke "Aŭ la suno estas flava, aŭ murdi estas malmorale". Sed tio ĉi donas neniun rilatan moralan gvidon; sen kontraŭdiro, oni ne povas deprene implici, ke "murdi estas malmorale" nur de ne-moralaj premisoj.

ImplicojRedakti

La evidenta manko inter asertoj pri "estas" kaj asertoj pri "devus esti", en kombino kun la forko de Hume, dubigas la validon de asertoj pri "devus esti". La forko de Hume estas la ideo, ke ĉiuj sciaĵoj devenas aŭ de logiko kaj difinoj, aŭ de observoj. Se la problemo de estas kaj devus esti sukcesas, rezulte ŝajnas, ke oni ne povas scii asertojn pri "devus esti" laŭ tiuj du manierojn, kaj ŝajnas, ke ne povas ekzisti scion pri moraleco. Morala skeptikismo kaj ne-kognativismo traktas tiajn konkludojn.

RespondojRedakti

"Devus"-asertoj kaj celojRedakti

Etikaj naturistoj asertas, ke moralaj veroj ekzistas, kaj ke ilia vervaloro rilatas al faktoj pri fizika realo. Multaj moderna naturalismaj filozofoj vidas neneniun nepenetreblan barilon pri derivi "devus" de "estas", kredante, ke oni povas fari tion kiam ni analizas celhavan konduton. Ili sugestas, ke aserto de la formo "Por ke aganto A atingu celon B, A rezone devus fari C" montras neniun kategorian eraron kaj povas esti laŭfakte konfirmita aŭ neita. "Devus"-asertoj tial ekzistas, pro la ekzisto de celoj. Kontraŭargumento al ĉi tiu respondo estas, ke ĝi nur puŝas la 'devus'-aserton al la subjektive valorata 'celo' kaj tiel donas nenuin fundamente objektivan bazon al oniaj celoj kiu, konsekvence, donas neniun bazon por distingi moralan valoron de fundamente malsamaj celoj.

Eĉ se la koncepto de "devus"-aserto estas signifohava, tio ĉi ne devas signifi moralecon. Estas tiel, ĉar iuj celoj povas esti morale neŭtralaj aŭ (se ili ekzistas) kontraŭ tio, kio estas morala. Mortiganto povas konscii, ke la viktimo ne mortis, kaj diri, ekzemple, "mi devus uzi pli da veneno," ĉar ties celo estas mortigi. La sekvan defio de morala realisto estas tial klarigi, kion oni signifas, kiam oni priparolas moralan "devus"-aserton.[5]

Diskursa etikoRedakti

Subtenantoj de diskursa etiko argumentas, ke la ago de diskurso implicas certajn "devus"-asertojn, tio estas, certajn antaŭsupozojn, kiuj necese akceptiĝas de partoprenantoj en diskurso, kaj povas esti uzitaj por plue derivi preskribajn asertojn. Ili tial argumentas, ke ne estas kohere antaŭenigi argumente etikan pozicion je la bazo de la problemo de estas kaj devus esti, kiu kontraŭdiras ĉi tiujn implicajn antaŭsupozojn.

Funkciismaj kontraŭekzemplojRedakti

Pluraj kontraŭekzemploj estis proponitaj de filozofoj, kiuj volas montri, ke ekzistas kazoj kiam "devus" logike sekvas de "estas." Unue, Hilary Putnam, rigardante la deklaron de Hume, asertas, ke kiamd Hume distingas inter fakto kaj valoro, la distingo mem necesigas valoron. A. N. Prior rimarkigas, ke de la aserto "Tiu estas markapitano," logike sekvas, ke "Tiu devus fari tion, kion markapitano devus fari."[6] Alasdair MacIntyre rimarkigas, ke de la aserto "Ĉi tiu brakhorloĝo estas erarega kaj neregula pri la tenado de ĝusta tempo kaj tro peza por komforte porti ĝin," la taksa konkludo valide sekvas, "Tiu ĉi estas malbona brakhorloĝo." John Searle rimarkigas, ke de la aserto "Alberto promesis pagi al Marko kvin dolarojn," logike sekvas, ke "Alberto devus pagi al Marko kvin dolarojn." La ago de promeso laŭdifine devigas la promesanton.

ReferencojRedakti

  1. (1964) “The Gap Between "Is" and "Should"”, The Philosophical Review 73 (2), p. 165–181. doi:10.2307/2183334. 
  2. 2,0 2,1 Cohon, Rachel, "Hume's Moral Philosophy", The Stanford Encyclopedia of Philosophy (Fall 2018 Edition), Edward N. Zalta (ed.), URL = <https://plato.stanford.edu/archives/fall2018/entries/hume-moral/.>
  3. 3,0 3,1 Priest, Stephen. (2007) The British Empiricists. Routledge, p. [htt://archive.org/details/britishemricis00ie/e/n193 177]–78. ISBN 978-0-415-35723-4.
  4. 4,0 4,1 (7 June 2017) “Two Versions of Hume's Law”, Journal of Ethics and Social Philosophy 9 (1), p. 1–8. doi:10.26556/jesp.v9i1.170. 
  5. Hart, H. L. A.. (1994) The Concept of Law.
  6. Alasdair MacIntyre, After Virtue (2007), p. 57

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Is–ought problem en la angla Vikipedio.