La profetaĵoj de la monaĥino de Dresdeno

La profetaĵoj de la monaĥino de Dresdeno estas eseo de itala esploristo-verkisto Renzo Baschera kiu analizas supozitajn manuskriptojn, retrovitajn komence de la 19-a jarcento, entenentajn iujn profetaĵojn rilate la lastajn Papojn, la grandajn eŭropajn dinastiojn, la teknikan progreson, naturajn damaĝegajn fenomenojn kaj, fine, disvolviĝon de la mondo ekde la 18-a jarcento ĝis la 30-a jarcento. Tamen la profetaĵoj koncernas precipe la niajn lastajn tempojn.

Duboj pri la ekzisto pri la monaĥino de DresdenoRedakti

Ĉiu informo pri la ekzisto de la tieldirita “Monaĥino de Dresdeno” devenas el la libro formita el leteroj de Renzo Baschera. Neniu alia historia fonto al ŝi aludas. Ankaŭ la abato Nicolas Holb, kiu pri ŝi esplorintus en 1808, ekzistas nur en la paĝoj de Baschera.

La aŭtoro ne liveras informon taŭgan al aliro de plia esploro flanke de aliaj esploristoj en aliaj bibliotekoj kaj arkivoj

Strukturo de la libroRedakti

EnkondukoRedakti

La profetaĵoj de la monaĥino de Dresdeno” startas per ]]Prefaco|prezento]] en kiu estas ekspoziciitaj iuj supozitaj historiaj informoj pri la origino de la profetaĵaj manuskriptoj. Tiuj estis menciitaj unuafoje de la menciita abato en Vieno. La aŭtorino de la manuskriptoj, nin atingintaj sub formo de leteroj, estus germana monaĥino provizita per karismo de la klarvideco vivinta riverborde de Elbo kaj mortinta en 1680."[1]. Iuj de tiuj leteroj estas skribitaj germanlingve, aliaj latinlingve. Kaj aliaj dulingve. Tiu lasta afero surprizas pro tio ke la monaĥino jam ŝajnis virino je malmulta kulturo kaj foje bezonanta helpon.

En la tria eldono de la eseo, la aŭtoro aldonas specifan komenton, en kiu li aŭdacas interpreti la samtempajn eventojn 1986 sub la lumo de la verkoj de la monaĥino atendante la plenumon de la antaŭvidoj ene de 20-a jarcento.

Analizo de la leterojRedakti

En la centra ero de la verko la aŭtoro esploras la dokumentojn posedatajn: temas pri 31 leteroj-mesaĝoj adresitaj al personoj vivintaj ĉe la fino de la 17-a jarcento aŭ komence de la 18-a. La adresitoj estis papoj, kardinaloj, princoj, reĝoj; foje ankaŭ nekonatoj.

En la leteroj adresitaj al la historiaj personoj estas antaŭanoncataj la precipaj eventoj okazontaj kaj foje kun la priskribo de la estonta destino kaj de la elstarulo kaj de lia nacio. Lokon gravan okupas tristaj kaj ruiniĝaj eventoj

KonkludoRedakti

Voĉo altrudas al la monaĥino aŭskulti kaj skribi. Dekomence pri sia raporto la monaĥino ŝajnas preskaŭ neinteresita, sekve la virino identiĝas kun la voĉo ankaŭ kiam ĝi anoncas damaĝajn eventojn.

La profetaĵojRedakti

Profetaĵoj rilate papojnRedakti

Ili limiĝas al la lastaj 11 papoj kaj ilia fizionomio estas priskribita per moto: ekzemple, por Benedikto la 16-a estas uzata “Anĝelo Gvido de Jehoŝafat”; "Ĉevalo Blanko” por Leono la 13-a... Rilate la monarkioj estas priskribitaj la eventoj preskaŭ precize. Ili okazos obeante kaj al la historio kaj al la profetaĵo.


NotojRedakti

  1. Baschera p. 7-8

BibliografioRedakti

Baschera Renzo e Ettore Cheynet, Il grande libro delle profezie. La storia del mondo dal 1990 al 2090 secondo Nostradamus, la monaca di Dresda, don Bosco e Rasputin, MEB, 1994, ISBN 88-766-9438-2.

  • erre Tuttora inviolate, Edizioni Mediterranee, Luciano Capitani|coautori=Silvana Pagnotta,1990,Roma (pag 36).
  • Massimo Centini, Il ritorno dell'Anticristo, Piemme, 1996.
  • 6.666 giorni di buio. Le terrificanti profezie della monaca di Dresda, Coronaeditore, 2010, ISBN 88-613-8311-4}}

Vidu ankaŭRedakti