Vaticinia de Summis Pontificibus
Vaticinia de Summis Pontificibus (Profetaĵoj pri la la Superaj Pontifikoj) estas serio da antaŭanoncoj aŭ profetaĵoj, entenataj en diversaj manuskriptoj, kaj koncernantaj papojn.
HistorioRedakti
Vaticinia de Summis Pontificibus konsistas en latinlingvaj tekstoj miksitaj al versimilaj kaj simbolaj priskribaj portretoj de papoj kiuj, laŭ la mistera aŭtoro (aŭ aŭtoroj), estintus elektitaj estontece, kaj "profetaĵaj" tekstoj, kiuj poste estis prezentitaj kunekse kun la unuaj. Ili komencis cirkuli ekde la fino de la 12-a jarcento kaj komence de la 3-a, kaj entenas profetaĵojn koncernantajn papojn ekde Nikolao la 3-a kaj poste. La serio da ĉirkaŭ 30 profetaĵoj, kiujn la studuloj asertas bazitaj sur grekaj prototipoj, estis eble konceptita por praktiki kelke da influo sur estontaj papaj elektoj, ref> Frank Schleich, "Ascende, calve. </ref> kaj rilate al la kondukanta temo pritraktita, ili estas karakterizitaj per forta opono al la roma familio Orsini kaj al ĝiaj eblaj kandidatoj.
Serio "genus nequam"Redakti
La serio da mistikaj profetaĵoj, konataj per ilia incipit kiel profetaĵoj de de la "Genus nequam" (la origino de la malbono), inspiriĝas al la bizancaj “Orakoloj de Leono”, serio da bizancaj profetaĵoj de la 12-a jarcento kiuj antaŭanoncas la alvenon de sava imperiestro destinita restarigi la unuigon de la du stumpaj pecoj de la romia imperio. Tiuj versoj kaj Akvareloj al ili asociigitaj, miksas fantazion kaj okultaĵojn kun la simpla resumo de historia kroniko laŭ la kronologio de papoj. Ĉiu profetaĵo dividiĝas laŭ kvar elementoj: teksto alegoria kaj enigma, desegno emblema, moto kaj la atribuo (ĉiam farita aposteriore) al determinita historia papo.
Serio "ascende, calve"Redakti
La supra serio estis kreskigita en la 14-a jarcento per kromaj profetaĵoj, kiuj havas kiel incipit "Ascende, calve ("supreniru, senharulo), kaj kiuj estas verkitaj kiel daŭrigo de la antaŭa serio, sed prezentas celoj de propagando tre intensaj.
Epoke de la Koncilio de Konstanco (1414–1418), ambaŭ serioj estis unuigitaj kun la titolo Vaticinia de summis pontificibus kaj malkorekte atribuita al ((Kalabrio|kalabra]] mistikulo Joakimo el Fiore. Sekve ili estis atribuitaj al malprecize difinita pseudo-Joakimo, kiun iuj identigas kun mita Sankta Anselmo el Colico en Abruco (Italio).
Ekzistas diversaj versioj kaj manuskriptaj kaj presajRedakti
Ekzistas ĉirkaŭ 50 manuskriptoj de la kolekto pli ampleksa, preskaŭ ĉiuj similaj kaj kompletaj.
Unu inter la kompletaj versioj, kun bildoj de bona kvalitoj, troviĝas en la Vatikana Apostola Biblioteko.
Vidu ankaŭRedakti
- Aŭgurarto
- Profetaĵo de Malaĥio
- Profetaĵoj de la monaĥino de Dresdeno
- Profetaĵoj de Nostradamus
- Papoj
NotojRedakti
BibliografioRedakti
- Fleming, Martha H. The Late Medieval Pope Prophecies: The Genus nequam Group (Series "Medieval and Renaissance Texts and Studies', 204), (Tempe: universidad de Arizona) 1999.
- Reeves, Marjorie. Joachim of Fiore and the Prophetic Future, London, SPCK, 1976.
- Reeves, Marjorie. Joachim of Fiore and the Prophetic Future (Paperback), London, Sutton, 1999.
- Reeves, Marjorie. The Influence of Prophecy in the Later Middle Ages: A Study in Joachimism, Oxford University Press, 1969. ISBN 0198270305
- Fabrizio Salvati I Templari: tra miti e leggende. Il mistero di Rennes Le Chateau tra i più affascinanti d’Europa ' ' http://orizzonti.vazia.com/modules.php?op=modload&name=News&file=article&sid=145&mode=thread&order=0&thold=0
Eksteraj ligilojRedakti
- itale Uso e riuso della profezia nel tardo Medioevo Arkivigite je 2013-11-13 per la retarkivo Wayback Machine: il caso dei Vaticinia de summis pontificibus di Paola Guerini
- latine Pseudo-Joachim, the mythical "Anselm of Marisco" et al., Vaticinia de summis pontificibus Arkivigite je 2005-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- angle ( University of Zurich) Frank Schleich, "Ascende calve: the later series of the medieval pope prophecies"[rompita ligilo]
- latine Ioachini abbatis Vaticinia circa Apostolicos viros et Eccle. R. (Biblioteca dell'Archiginnasio)
- itale Prophetia dello abbate Ioachino circa li Pontifici et R.C. (Biblioteca dell'Archiginnasio)
- itale Vaticinia Pontificum, sive Prophetiae Abbatis Joachini (Biblioteca dell'Archiginnasio)
- itale Papi e Sibille (Biblioteca dell'Archiginnasio)
- itale Edizione veneziana del 1589 alla Warburg