Vivo estas sonĝo

(Alidirektita el La vivo estas revo)

La vivo estas sonĝo (en hispana "La vida es sueño") estas verko de teatro de Pedro Calderón de la Barca premiere prezentita en 1635 kaj apartenanta al la literatura movado de la baroko. La centra temo estas la libereco de la homo por agordi sian vivon, sen lasi porti sin por supozita destino.

La vida es sueño
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pedro Calderón de la Barca
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Ĝenro teatraĵo
Loko de rakonto Pollando
vdr
La sonĝo de la sinjoroLa vivo estas sonĝo, pentraĵo de la baroka pentristo Antonio de Pereda elmontrita en la Akademio de S. Fernando, Madrido.
La vivo estas sonĝo. Reliefo en bronzo, detalo de la monumento al Calderón en la Placo de Santa Ana de Madrido (Verko de J. Figueras, 1878).

La koncepto de la vivo kiel sonĝo estas tre malnova, ekzistante referencoj en la hindua penso, la persa misktikismo, la budhisma moralo, la judkristana tradicio kaj la greka filozofio. Pro tio, ĝi estis konsiderita inkluzive literatura topiko.