Laetoli estas grava paleontologia trovejo de fosilioj el la plioceno en norda Tanzanio. Ĝi troviĝas en la Orientafrika Rifto ĉ. 45 km sude de Olduvai-gorĝo kaj ĉ. 200 km okcidente de Arusha, en areo de Ngorongoro Conservation Area. La loko atingis internacian konatecon en 1978, post kiam oni malkovris tie fosiliajn piedsignojn de tri dupiede irantaj individuoj de hominioj. La vulkana cindro de la areo aĝas je ĉ. 3,6 mio. jaroj.

Laetoli
arkeologia loko [+]
Koordinatoj2° 59′ 46″ S, 35° 21′ 9″ O (mapo)-2.9962235.3524Koordinatoj: 2° 59′ 46″ S, 35° 21′ 9″ O (mapo)

Laetoli (Tanzanio)
Laetoli (Tanzanio)
DEC
Laetoli
Laetoli

Map
Laetoli
Vikimedia Komunejo:  Laetoli footprints [+]
vdr
La kovrita trovejo en 2006
Kopiaĵo de la piedsignoj

La nomumo Laetoli estas formo de Tim White, el „Olaitole“, nomo de proksima akvofluo. Laŭ Mary Leakey, ĝi venas de la masaja kutima nomo por hemanto (Haemanthus); en la 1970-aj jaroj, la trovejo estis nomita ankaŭ Laetolil.

La esploroj okazis jam ekde la 1930-aj jaroj, sed la grava malkovro de la piedsignoj okazis fine de la 1970-aj jaroj.

Ekde 1998 gvidas fosesplorojn en are ode Laetoli Terry Harrison de la Novjorka Universitato. Oni kolektis jam pli ol 10.000 fosilioj, el ili diversajn hominiaj ostojn, tiel la unuajn de Paranthropus aethiopicus en Tanzanio, aĝantaj 2,66 milionojn da jaroj.