Lagarostrobos franklinii

(Alidirektita el Lagarostrobos)

Lagarostrobos franklinii (en la angla lingvo oni uzas la nomojn Huon PineMacquarie Pine) estas la sola plantospecio de la monotipa genro Lagarostrobos en la familio de la Podokarpacoj (Podocarpaceae). Tiu estis de Christopher John Quinn en 1982 metita al la genro Dacrydium.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lagarostrobos franklinii

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophita
Klaso: Koniferopsido, Coniferopsida
Ordo: Koniferaloj , Coniferales
Familio: Podokarpacoj, Podocarpaceae
Genro: Lagarostrobos franklinii
Specio: L. franklinii
Lagarostrobos franklinii
(HOOK F.) QUINN
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastigo redakti

Lagarostrobos franklinii hejmiĝas en Tasmanio. Tie ĝi kreskas apud riveroj kaj sur humidaj montodeklivoj apud la suda kaj okcidentaj marbordoj en alteco inter 150 kaj 600 metroj.

Priskribo redakti

 
folioj de la planto

Ili estas ĉiamverdaj piramidaj arboj, kiuj atingas alton de 21 ĝis 30 metroj kaj trunkan diametron de 70 ĝis 100 centimetroj. La arboŝelo estas griza. La asimilaciaj organoj estas kiel ĉe ĉiuj Podokarpacoj ne pingloj, sed skvamformaj folioj, kiuj longas nur ĉ. 1 mm. Ili preskaŭ aspektas kiel la folioj de cipresoj, sed havas male al ili blankajn stomojn dorsflanke.

La tre malgrandaj strobiloj estas pinte ĉe la branĉetoj; ili havas kvar ĝis ok skvamojn. La globoformaj semoj havas diametron de nur 2  mm.

Specialaĵoj de la specio redakti

La klonkolonio povas atingi 10.500 jarojn. Lagarostrobos franklinii estas unu el la plej maljunaj genetoj de la mondo. Pli aĝa nur estas Lomatia tasmanica.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • IUCN [1] Konsultita la 19an de Aŭgusto 2018