Lagata

municipo en Zaragozo

Lagata [laGAta] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Lagata
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50134
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 0° 48′ U (mapo)41.239821-0.80471689999999Koordinatoj: 41° 14′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Alto 518 m [+]
Areo 23,651485 km² ( 236 5.1 485 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lagata (Provinco Zaragozo)
Lagata (Provinco Zaragozo)
DEC
Lagata
Lagata
Situo de Lagata
Lagata (Hispanio)
Lagata (Hispanio)
DEC
Lagata
Lagata
Situo de Lagata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lagata [+]
vdr

Geografio redakti

Lagata estas longeca municipa teritorio en la centro de la komarko Belĉita Kampo inter tiuj de Belchite norde kaj de Azuara sude. La loĝloko estas je 61 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 518 msm. Ĝi estas tute inter Letux norde kaj Samper del Salz sudokcidente.

Historio redakti

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.

La princo de Aragono Ramon Berenger la 4-a donis en 1154 al la abato Raimundo la lokon Lagata por konstrui monaĥejon cisteran. Tial, Lagata, same kiel Samper del Salz, dependis totale de la monaĥejo de Santa María de Rueda. Tiukadre en Lagata estis senjorlando de abatlando, tio estas, dependanta de la abato de monaĥejo, kiu eĉ nomumis la pastron; tiukadre la nune detruita palaco de Lagata estis nomita Palaco de la Abato.

Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en proksima Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Lagata kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 234 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al proksima grandurbo Zaragozo.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciidas la baroka preĝejo de la Sankta Kruco, la ermitejo de Sankta Barbara, la komplekso de fonto-lavejo, la arko de enirejo kaj naturaj lokoj de la Ĉasrifuĝejo La Lomaza kaj birdorezervejo El Planerón, por tipe stepaj birdoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti