Ruidera

(Alidirektita el Lagunoj de Ruidera)

Ruidera, Lagunas de Ruidera (Lagetoj de Ruidera), aŭ Parque Nacional de las Lagunas de Ruidera (Natura Parko de la Lagetoj de Ruidera) estas lagetoj kaj natura parko ĉirkaŭ ili, situanta en la regiono (Komunumo) de Kastilio-Manĉo (Hispanio) precize en la municipoj de Ruidera, Argamasilla de Alba kaj Villahermosa en la provinco de Ciudad Real kaj Ossa de Montiel en tiu de Albacete. Krome Ruidera estas ankaŭ la nomo de vilaĝo najbara, kiu nomigas la areon. Laŭ la tradicio oni supozas, ke en tiu areo naskiĝas la rivero Gvadiano, kiu poste subteriĝus por poste surfaciĝi, sed tio estas dubinda kaj ĉefe post sekiĝo de tiu areo kaj eĉ de la humidejoj de la areo nomita Tablas de Daimiel.

Bildo ekde la centro de la Lageto Colgada.
Bildo ekde la centro de la Lageto Colgada.
Bildoj de la Plaĝo de la Lageto Colgada.
Ruidera
lago [+]

Supermara alteco843 msnm [+]
Koordinatoj38° 57′ 33″ N, 2° 54′ 1″ U (mapo)38.959166666667-2.9002777777778Koordinatoj: 38° 57′ 33″ N, 2° 54′ 1″ U (mapo)

Ruidera (Kastilio-Manĉo)
Ruidera (Kastilio-Manĉo)
DEC
Ruidera
Ruidera
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio

Map
Ruidera
Vikimedia Komunejo:  Lagunas de Ruidera [+]
vdr

La parko estas formita de aro de dekkvin lagetoj situaj laŭlonge de la valo de la rivero nomita Pinilla aŭ Malnova Gvadiano, separitaj kaj konektitaj per baraĵoj kiuj formas akvofaletojn aŭ rojojn kiuj kunligas ĉiun superan lageton kun la sekvonta malsupra; pro tio ne estas fakte lagetoj, sed laŭ strikta senco, riveraj "haltaĵoj" aŭ fludormejoj. Krome formas parton de la natura parko la akvorezervejo de Peñarroya. La lagetoj okupas riveran eron de 30 km kun nivelfalo de 120 m, kio estas tialo de la akvofaletoj; ĝi okupas totalan areon de 3,772 hektarojn.

Ene de la limoj de la parko troviĝas ankaŭ la Kastelo de Peñarroya (Ciudad Real), la ruinoj de la Kastelo de Rokafrida, la fama kavo de Montesinos, kie Cervantes pasigis nokton al Don Quijote (Kiĥoto) kaj la Domo de la Reĝo en la vilaĝo de Ruidera (Ciudad Real).

Akvofalo ekde la lageto Santos Morcillo al la Batana.
"Taŭrareno" aŭ "Banejo de la Mulinoj": akvofalo ĉe la lageto Tomilla la Tinaja

Laŭ la ascenda fluo de akvo, la lagetoj havas la jenajn nomojn:

  • Rezervejo de Peñarroya
  • Cenagosa
  • Coladilla
  • Cueva Morenilla
  • Del Rey (De la Reĝo)
  • Colgada
  • Batana
  • Santos Morcillo
  • Salvadora (Savintino)
  • La Lengua (La lango)
  • Redondilla
  • [Taza] (tiu lageto estis sekigita por instali kampadejon)
  • San Pedro (Sankta Petro)
  • Tinaja
  • Tomilla
  • Conceja
  • Blanca (Blanka)
  • Escudero (malgranda kaj ofte seka)
  • Nava (same)