Lajos Bónis [lajoŝ bOniŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bónis Lajos estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis tolcsvai [tolĉvai].

Lajos Bónis
Lajos Bónis en 1896
Lajos Bónis en 1896
Persona informo
Naskonomo Bónis Lajos János
Naskiĝo la  9-an de septembro 1863(nun 1863-09-09)
en Hungario Érsekújvár (Hungara reĝlando)
Morto la 19-an de septembro 1935
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Lajos Bónis [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1863 en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 19-an de septembro 1935 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Bónis estis korusano inter 1881-1884, poste li aliĝis al gravaj provincaj teatroj. Li denove estis en la ĉefurbo en trupo de Zsigmond Feld inter 1893-1895, poste li denove havis rolojn province (ekzemple trupo de Lajos Makó (1895), de Ignác Krecsányi (1896-1898), Mihály Szendrey (1901-1902)). Li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1906 kaj 1926, poste li pensiuliĝis.

Li edziĝis en 1894, poste 3 gefiloj naskiĝis.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Őrház a Kárpátokban (1914) – hungara oficiro
  • Becstelen becsület (1919)
  • Diadalmas élet (1923) – servisto

Fontoj redakti