Lajos Cselle
Lajos Cselle [lajoŝ ĉele], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cselle Lajos estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro.
Lajos Cselle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Cselle Lajos |
Naskiĝo | la 29-an de februaro 1896 en Tamási (Hungario) |
Morto | la 25-an de majo 1957 en Bonaero (Argentino) |
Ŝtataneco | Argentino Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1922) |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsi Könyves Tóth |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro teatrestro |
Lajos Cselle [1] naskiĝis la 29-an de februaro 1896 en Tamási, li mortis la 25-an de majo 1957 en Bonaero (Argentino).
Biografio
redaktiLajos Cselle akiris juran diplomon, poste aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1922. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo en Rumanio. Liaj sekvaj, pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Miskolc) (1926–1929)
- Nacia Teatro (Szeged) (1930).
En 1934 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li helpis la aktoran movadon kaj redaktis aktoran periodaĵon. Dum la nazia erao li estis teatrestro de Teatro Madách. En 1945 li rifuĝis al la Nazia Germanio, post 3 jaroj li translokiĝis al Bonaero. Li establis hungaran teatran trupon, li estis ties teatrestro, aktoro, reĝisoro. En 1955 la trupo ĉesis.
Li edziĝis en 1924.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Lajos Zilahy: Szibéria - S-ro Gyéresi
- Géza Gárdonyi: Ida regénye - S-ro Balogh
- Kálmán Mikszáth: A Noszty-fiú esete Tóth Marival - Feri
- Ibsen: Kísértetek - Oswald
- Rostand: Sasfiók - duko de Reichstadt
Elektitaj reĝisoraĵoj
redakti- Coward: A márkiné
- Viktor Rákosi: Elnémult harangok
- Ibsen: Hedda Gabler
Liaj filmaj roloj
redakti- Én voltam (1936) - juna policano
- Évforduló (1936) - medicina studento