Erzsi Könyves Tóth

Erzsi Könyves Tóth [erĵi konjves tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Könyves Tóth Erzsi estis hungara aktoro, pupteatristo. Ŝia nobela antaŭnomo estis váradi, ŝiaj familiaj nomvariantoj estis Könyves-TóthKönyves (Tóth).

Erzsi Könyves Tóth
Erzsi Könyves Tóth (dekstre meze)
Erzsi Könyves Tóth (dekstre meze)
Persona informo
Naskonomo Könyves Tóth Erzsi
Naskiĝo la  12-an de februaro 1899(nun 1899-02-12)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 26-an de marto 1975
en Hungario Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Lajos Cselle
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Erzsi Könyves Tóth [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 26-an de marto 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Erzsi Könyves Tóth frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1922. Post siaj studoj ŝi aliĝis al hungarlingva teatro en Cluj (Rumanio). Inter 1926 kaj 1930 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Miskolc), poste al Teatro Csokonai (Debrecen), sed inter 1929-1935 ŝi ofte havis rolojn ankaŭ en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1935 kaj 1944 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Post la 2-a mondmilito ŝi laboris en Teatro Madách, poste en la filma produktejo, fine jardekon en Pupteatro (Budapeŝto). En 1960 ŝi pensiuliĝis. Ŝi ricevis premion en 1957. Ŝi edziniĝis en 1924.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Hat hét boldogság (1939) – edzino de bankestro
  • Erdélyi kastély (1940) – Petrescu Mária
  • Déryné (1951)

Ŝia televizia rolo redakti

  • Mi újság a Futrinka utcában? (1962-1964, pupteatra serio)

Fontoj redakti