Lajos Köpeczi-Boócz
Lajos Köpeczi-Boócz [lajoŝ kopeci-bOc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Köpeczi-Boócz Lajos estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis bibarcfalvi, lia familia nomvarianto estis Köpeczi Boócz.
Lajos Köpeczi-Boócz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Köpeczi Boócz Lajos |
Naskiĝo | la 15-an de februaro 1894 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | ? |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro • teatrestro |
Lajos Köpeczi-Boócz [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1894 en Budapeŝto, li malaperis depost 1947.
Biografio redakti
Lajos Köpeczi-Boócz akiris diplomon en Tutlanda Teatra Lernejo en 1914, poste li batalis en la 1-a mondmilito, kie li vundiĝis. Post la militoj li komencis verkadi skeĉojn kaj li fondis kabaredon. Baldaŭ li komencis sian veran aktoran karieron province. Ekde 1930 li vivis en Budapeŝto, li apartenis al ekzemple al Gaja Teatro (1936-1939), sed tiutempe li lernis ankaŭ reĝisoradon. En 1942 li false estis akuzita pro juda parenceco, poste li plene retiriĝis, eĉ li sinmortis, sed li estis savita. Inter 1945-1947 li gvidis trupon por soldatoj en Okcidenta Germanio. Lia plia sorto estas nekonata.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Maksim Gorkij: Éjjeli menedékhely - barono
- Károly Kós: Budai Nagy Antal - Bese Tamás
- Josset: Erzsébet, az elérhetetlen asszony - Francis Bacon
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935) - Mravucsán
- Erdélyi kastély (1940) - advokato
- A tökéletes család (1942-43) - forĝisto