Lajos K. Birinyi
Lajos K. Birinyi [lajoŝ kA birinji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun aldonnomo Birinyi K. Lajos estis usona hungardevena advokato, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1926). Lia aldonnomo estis Kossuth [koŝut] (mallonge K.).
Lajos K. Birinyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1886 en Damak |
Morto | 3-an de septembro 1941 (55-jaraĝa) en Klevlando |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Usono ![]() |
Alma mater | Universitato Case Western Reserve ![]() |
Okupo | |
Okupo | advokato ![]() |
Lajos K. Birinyi[1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1886 en Damak, li mortis la 3-an de septembro 1941 en Klevlando (Ohio, Usono).
Biografio
redaktiLiaj gepatroj enmigris al Usono kiam Lajos estis dujara, postlasante lin kun siaj geavoj. Liaj gepatroj revenis al Hungario dek unu jarojn poste. Tiam Lajos mem volis veni al Usono, kaj lia patro ebligis tion en 1902. Li estis ŝtallaboristo en Pittsburgh ĝis 1907. Ekde 1909 li studis en Lancaster (Pensilvanio), kie li akiris sian BA-diplomon de altlernejo Franklin kaj Marshall. Pli poste li akiris advokatan diplomon en 1916 en Universitato Case Western Reserve, pli poste li establis sian kontoron en la sama urbo Klevlando. Li ofte kontribuis en usonaj (plej ofte hungarlingvaj) gazetoj, krome li eldonis 2 librojn. Li edziĝis en 1917, lia edzino naskis du gefilojn.
Liaj libroj
redakti- The Tragedy of Hungary (1924)
- Why the Treaty of Trianon is Void (1938)