Lajos Kovács (politikisto)

hungara ĵurnalisto, politikisto

KOVÁCS Lajos (pro. kova:ĉ) estis hungara politikisto, publicisto naskita en Sándorhomok la 25-an de februaro 1812 kaj mortinta en Satmaro la 19-an de decembro 1890.

Lajos Kovács
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1812 (1812-02-25)
en Ĥolmok
Morto 19-an de decembro 1890 (1890-12-19) (78-jaraĝa)
en Satu Mare
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Biografio redakti

Lajos Kovács studis juron en Pozsony, poste minadon en Selmecbánya. En Koloĵvaro li apartenis al rondo de Miklós Wesselényi. De 1842 li estis kune kun Zsigmond Kemény ĉefartikolisto de la opozicia gazeto Erdélyi Híradó. Li estis sendito de departemento Szatmár en landkunveno, kiam li paŝis rilaton kun István Széchenyi kaj li kunmetis grandparte trafikprojekton de Széchenyi. En 1848 li estis sekretario pri publiktrafiko. En 1849 kiel unu el gvidantoj de Békepárt en Debreceno li atakis la radikalan maldekstron en gazeto Esti Lapok kaj ties forumon la gazeton Március Tizenötödike. Post la falo de la Hungara revolucio de 1848 li retiriĝis al sia bieno en Dabas.

Verkoj redakti

  • A békepárt a magyar forradalomban (Bp., 1883);
  • Gróf Széchenyi István közéletének három utolsó éve, 1846–48 (I–II., Bp., 1889).

Fonto redakti