Lajos Naményi
NAMÉNYI Lajos (pro. name:nji) estis hungara literaturhistoriisto naskiĝinta en Arado la 9-an de januaro 1868 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de majo 1905.
Biografio
redaktiLajos Naményi inter 1881 – 1900 estis asekurasocia oficisto, respektive fabrika en Arado, poste en Nagyvárad. De 1900 li vivis en Budapeŝto. Li sinmortigis. Li publikigis artikolojn literatur-kaj teatrohistoriajn.
Verkoj
redakti- A „Figyelő”-ről (Bp., 1886);
- Sárosy Album (Arad, 1889);
- A nagyváradi jezsuitadrámák (Egyet. Phil. Közl. 1897);
- A váradi színészet története (Nagyvárad, 1898);
- A nagyváradi nyomdászat története (Bp., 1902).