Lajos RELL [lajoŝ rel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rell Lajos estis hungara instruisto, gimnaziestro, muzeestro.

Lajos Rell [1] Arkivigite je 2016-12-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 14-an de oktobro 1874 en Hungara reĝlando en Zobor (nuntempa Zombor en Slovakio), li mortis la 3-an de aprilo 1952 en Szekszárd.

Biografio redakti

Lajos Rell frekventis gimnaziojn en Lučenec kaj Szarvas, poste li akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1898 kaj 1901. Jam pli frue en 1897 li ekinstruis en kalvinana kolegio de Kolozsvár. Ekde la sekva jaro li instruis en luterana gimnazio de Békéscsaba, kie li estis gimnaziestro inter 1916 kaj 1935. Li estis ankaŭ muzeestro inter 1914-1932, li kolektis etnografiajn objektojn en la regiono. Jam kiel pensiulo li translokiĝis al sia filo al Szekszárd en 1944.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Latin szók a magyar népnyelvben (Kolozsvár, 1898)
  • A békéscsabai múzeum. Története, épületének és gyűjteményeinek leírása. (Békéscsaba, 1914)
  • Benka Gyula életrajza (Budapeŝto, 1928)
  • Békéscsaba népe (Békéscsaba, 1930)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo kaj strato en Békéscsaba (1992)

Fontoj redakti