Lajos Terényi (subdepartementestro)

Lajos Terényi [lajosx terEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Terényi Lajos estis hungara juristo, politikisto, parlamentano, subdepartementestro. Lia origina familia nomo estis Stummer, sed li estis adoptita, en 1849 li prenis la nomon Terényi. Lia frato estis Arnold Ipolyi, lia filo estis Lajos Terényi (ĉefdepartementestro).

Lajos Terényi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1825 (1825-06-14)
en Izsófalva
Morto 6-an de aprilo 1863 (1863-04-06) (37-jaraĝa)
en Gyula
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Arnold Ipolyi
Infano Lajos Terényi
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Stummer Lajos [1] naskiĝis la 14-an de junio 1825 en Disznóshorvát, li mortis la 6-an de aprilo 1863 en Gyula.

Biografio redakti

Lajos Terényi estis akceptita nobelo en Békés (historia departemento) en 1843. Li frekventis diversajn lernejojn, fine li akiris juran diplomon en Jura Akademio (Pozsony), poste li advokatiĝis en 1843. En la sekva jaro li estis nomumita subnotario en Békés, krome li estis advokato en Gyula. Dum la Hungara revolucio de 1848 li batalis en la hungara armeo, sed li vundiĝis. Hejmenveninta li estis nomumita nobela juĝisto, ankaŭ parlamenta deputito, poste subdepartementestro. Post falo de la liberecbatalo li kaŝiĝis, baldaŭ en 1852 li edziĝis. Pro la politika mildiĝo en 1860 li denove estis subdepartementestro, en la sekva jaro parlamenta deputito.

Fontoj redakti