Lajsano, Lajsana Insulo aŭ en angla origine Laysan, en havaja Kauō, situanta je 1,496 km nordoriente de Honolulu je N 25° 42' 14" Or 171° 44' 04", estas unu el la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj. Ĝi enhavas areon de 4.11 km² (1.6 por 2.4 km).

Monaĥfoko strande en Lajsano (Junie de 1969).
Lajsano el nordo
La interno de Lajsano, montranta sian lagon kaj la birdojn kiuj nestumas tie.
La bordo de Lago Lajsano.
Lajsana anaso, patrino kaj anasidoj.

Ĝi estas atolo, kvankam la tero tute ĉirkaŭas malprofundan centran lagon proksimume 2.4 m super marnivelo kiu havas salecon ĉirkaŭ tri fojojn pli granda ol la oceano. La havaja nomo de Lajsano nome Kauō signifas ovon, pro ĝia formo kaj pro kiom multe da vivo elvenas de la insulo.

Vidu ankaŭ redakti


Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti