Lakagígar ("krateroj de la monto Laki") estas vulkana fendo en la sudo de Islando, ne malproksime de la kanjono Eldgjá kaj la malgranda vilaĝo Kirkjubæjarklaustur. Lakagígar estas la ĝusta nomo, ĉar la monto Laki mem neniam erupciis, sed fendo malfermiĝis flanke de la monto.

Lakagígar
hekla
hekla
fissure vent • vulkana kratero
Alteco 812 m
Situo Islando
Geografia situo 64° 4′ N, 18° 14′ U (mapo)64.07-18.236388888889Koordinatoj: 64° 4′ N, 18° 14′ U (mapo) f4
Lakagígar (Islando)
Lakagígar (Islando)
DEC
Lakagígar
Lakagígar
Situo de Lakagígar
Map
Lakagígar
Laste erupciis 1784
vdr

Lakagígar estas parto de vulkana sistemo ĉirkaŭ la vulkano Grímsvötn, kiu interalie ankaŭ inkluzivas la vulkanon Þórðarhyrna. Ĝi kuŝas inter la glaĉeroj Mýrdalsjökull kaj Vatnajökull, en areo de fendoj kiuj etendiĝas de sudokcidento al nordorienta direkto. La sistemo erupciis dum ok monatoj inter junio 1783 ĝis februaro 1784, elverŝante proksimume 14 km³ da bazalta lafo kaj nuboj de venenaj hidrofluora acido kaj sulfura dioksido kiuj mortigis pli ol duonon de la islanda brutaro, kondukante al malsatego kiu mortigis proksimume kvaronon el la insula homa loĝantaro.

La erupcio kaj ĝia sekvo kaŭzis fortan malaltiĝon de la tutmondaj temperaturoj, ĉar sulfura dioksido elsputiĝis en la atmosferon de la tuta Norda Hemisfero. Tio kaŭzis misrikoltojn en Eŭropo kaj eble provokis trosekecojn en Hindio. La erupcio laŭ taksoj mortigis pli ol ses milionojn da homoj tutmonde, farante la erupcion la plej mortigan en historiaj tempoj.

Dato kaj pluaj postsekvaĵoj redakti

8.06.1783: La plej granda naturkatastrofo sur la insulo mortigis per venenaj gasoj ĝis kvarono da loĝantaro (pli ol 9 000 personojn), duonon da ĉevaloj kaj bovinoj kaj enkondukis 7-jaran malsategon pro tergloba ŝanĝo de klimato

 
centro de la fendo Lakagígar