Laktoskuaĵo

dolĉa lakta trinkaĵo

Laktoskuaĵolaktokirlaĵo estas dolĉa, malvarma trinkaĵo, kiu estas kutime farita el laktoglaciaĵo kun gustigaĵoj aŭ dolĉigaĵoj kiel karamela saŭco, ĉokolada siropo aŭ frukta siropo.[1]

Fraga laktoskuaĵo
Irlanda laktoskuaĵo.

Kutime oni preparas laktoskuaĵon per aŭ miksaparato, aŭ kirlaparato kaj taso el rustorezista ŝtalo, metante en la aparaton aŭ tason glaciaĵon, lakton kaj aliajn ingrediencojn. Multaj rapidmanĝejoj tamen faras ilin per aŭtomataj laktoskuaĵaj maŝinoj, kiuj glaciigas kaj servas antaŭpreparitan laktoskuaĵon konsistantan el lakto, dolĉigita gustigaĵo kaj densigaĵo.

Laktoskuaĵoj havas diversajn gustovariojn, ekzemple ĉokoladan, karamelan, fragan kaj bananan.

Historio redakti

La unua referenco al hispanlingva vorto por tiu koncepto nome batido aperis presita jam en 1607,[2] kvankam fakte la termino aludis al skuitaj ovoj al kio oni aldonis aliajn ingrediencojn.

Notoj redakti

  1. Bittman, Mark (1998) "A milk shake might be milk, shaken up, with or without flavorings", pp. 668–669 en How to Cook Everything, Wiley, ISBN 978-0-471-78918-5
  2. "...se puede bolver a reboçar con huevos y un poco de harina, hecho un batido, y se tomarán las ruedas de la calabaça y se mojarán en el batido, friéndolas, y haziendo muchas torrijas...". Domingo Hernández de Maceras: Libro de arte de Cozina en el qual se contiene el modo de guisar de comer en cualquier tiempo, ansi de carne, como de pescado, ansi de pasteles, tortas y salsas, como de conservas, y de principios, y postres, a la usanza Española de nuestro tiempo, pp. 83 kaj 84. Hispanio, 1607.

Eksteraj ligiloj redakti