Asocio Lambda Warszawa (esperantigite Lambdo Varsovio) estas la plej malnova agadanta pola GLAT-organizo, fondita en 1997 de la aktivistoj de la Centro Rainbow (pole Ośrodek Rainbow) en Varsovio. La misio de la Lambdo estas krei pozitivan identecon de gejoj kaj lesbaninoj kaj formi socian akceptadon al ili.

Lambda Warszawa
volontula asocio
Komenco 1997
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio, Pollando
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

La asocio garantias helpon al GLAT-personoj, organizante deĵorojn de psikologoj, seksologoj kaj juristoj. Ĉiutage de la 18-a ĝis la 21-a horo funkcias ankaŭ Fida Telefono por gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj iliaj parencoj, konatuloj, amikoj.

Estraro redakti

Oficperiodo de la estraro daŭras du jarojn. Ĝis nun prezidantoj de Lambda Warszawa estis:

  • Michał Pawlęga (dum jaroj 1997-2005)
  • Yga Kostrzewa (2005-2007)
  • Krzysztof Kliszczyński (2007-2011)
  • Dorota Bregin (ekde 2011)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti