Lamenbeka montotukano

La Lamenbeka montotukano (Andigena laminirostris) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo Andigena laminirostris signifas “devena de Andoj” pro la genro Andigena, tio estas montotukanoj, kaj “lamenbeka”, kio kongruas kun la specifa nomigo kiu vere markas unu el la plej karaktera eco, nome la brileco de la beko kie aperas flava rimarkinda ĉebaza makulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lamenbeka montotukano
Lamenbeka montotukano
Lamenbeka montotukano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Andigena
Specio: A. laminirostris
Andigena laminirostris
(Gould, 1851)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu ĉi specio (inoj iomete pli malgrandaj kaj mallongbekaj) (49 al 52 cm longaj kaj 275 al 355 g pezaj) montras nigrajn bekon, kronon, nukon kaj voston (kun ruĝeca pinto). La nuda ĉirkaŭokula haŭtaĵo komuna en tukanoj estas en tiu ĉi specio blua supre kaj tre flava kaj rimarkinda sube. La subaj partoj estas bluecaj, dum estas aliaj flavaj markoj sufiĉe kontrastaj en pugo, ambaŭ flankoj (cirkloj) kaj en ĉebaza duono de la supra makzelo, kiu estas tre videbla eĉ dumfluge kaj kiu kontrastas en ĝenerala tre nigreca kaj brila beko, de kie venas la nomo “lamenbeka”. La dorso, flugiloj kaj femuroj estas brunecaj. Sub la pugo estas ruĝa parto. La junuloj estas iome pli senkoloraj.

Disvastiĝo redakti

La specio loĝas en suodkcidenta Kolombio kaj okcidenta Ekvadoro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de montaroj en alitudoj de 1200 à 2500 m kaj pli malofte vagas ĝis altitudoj de 300 m aŭ tiom alte kiom ĝis 3200 m. La specio estas minacata pro perdo de habitato.

Kutimaro redakti

 
Andigena laminirostris -Ecuador-8

Tiu specio ne estas tre socia. La grupoj estas nur de ĝis 6 individuoj. Ili estas tre aktivaj. Ilil ne estas facile videblaj sed ja aŭdeblaj. Pro ebla manko de manĝo ili defendas energie la teritorion kontraŭ aliaj specioj.

Ili reproduktiĝas printempe kaj somere kaj nestumas en arbotruoj. Kelkaj fakuloj asertas, ke tiu ĉi specio reuzas nestojn de Barbotukano (Semnornis ramphastinus) sed ili ankaŭ povas elfosi siajn proprajn kavaĵojn ĉefe en palmoj. La nesto situas je 6 al 30 m supergrunde. La masklo paradas ceremonie por pariĝado alportante manĝaĵojn al la ino. Poste ilil aranĝas la neston kaj pligrandigas ties enirejon. La ino demetas 2 aŭ 3 blankajn ovojn, kiuj estos kovataj dum ĉirkaŭ 16 tagoj. La elnestiĝo okazas post 46 al 60 tagoj post eloviĝo kaj la junuloj ne revenas al la nesto. Tiele, post malpli da 20 tagoj poste, la ino komencas novan ovodemetadon.

La Lamenbeka montotukano moviĝas en etaj grupoj de 3 al 6 individuoj serĉante manxgaĵojn ene de sia teritorio. Ili manĝas grandan varion de fruktoj, beroj aŭ nuksoj. Ili profitas siajn longajn bekojn por atingi malproksimajn manĝerojn kaj foje por kunporti ilin por posta deŝaligo aŭ konsumado. Krome ili manĝas ankaŭ insektojn kaj ovojn de aliaj specioj. Se mankas manĝo ili povas moviĝi sezone.

Referencoj redakti