Principea lamprotorno

(Alidirektita el Lamprotornis ornatus)

La Principea lamprotornoPrincipea brilsturno (Lamprotornis ornatus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Principea lamprotorno
Principea lamprotorno
Principea lamprotorno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. ornatus'
Lamprotornis ornatus
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia en la insulo Principeo en la atlantika insulara ŝtateto Santomeo kaj Princo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Tiu sturno ŝajnas nigreca sub mallumo sed montras brilajn kolorojn sub bona lumo: krono kaj nuko estas verdecaj, dum la dorso aperas bronzkolora kun purpuraj briloj; la vizaĝo estas nigreca, kiel ĉe aliaj lamprotornoj, kie kontrastas kaj rimarkindas la blankaj irisoj. Sub la bronzkolora dorso la pugo ŝajnas purpura kaj la vosto bronzverdeca kun brilblua pinto. La subaj partoj estas pli malhelaj. Demalproksime ne facilas identigi la specion, ĉar ĝi kunhavas arojn kun la samgenra Splenda lamprotorno, kaj ambaŭ aspektas nigrecaj kaj brilaj demalproksime.

Ili okupas ĉiaspecajn arbarojn, nome praarbarojn, malfermajn duarangajn arbarojn, kakaoarbarojn, disajn arbojn ĉe kafoplantejoj, ktp. Ili kunvivas kun la Splenda lamprotorno, kaj ambaŭ specioj kunmanĝas insektojn, nome raŭpojn, termitojn, fruktojn, figojn kaj aliajn.

Referencoj redakti