Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio
(Alidirektita el Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo)
La Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio, germane Landesarchiv Nordrhein-Westfalen, ekestis la 1-an de januaro 2004 laŭ konstrudekreto de la 14-a de novembro 2003. Komence ĝi subdividiĝis en sep sekciojn, kiuj entenas la iamajn ŝtatajn arĥivojn kiel kompletaj sekcioj aŭ partoj de sekcioj. En 2008 la Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio estis denove subdividita.

Federaciera Arĥivo de NV, ĉefa sidejo kaj sekcio Rejnlando je Duisburg
Strukturo kaj starlokojRedakti
Landa Arĥivo de NV, sekcio Orientvestfalio-Lipo en Detmold
La Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio subdividiĝas jene:
- Centraj servoj (starejo Duisburg): plenumas taskojn en la kampoj personaro, buĝeto, organizo kaj informteĥniko.
- Fakultato principoj (starejo Duisburg): ĝi kompetentas por koncepta kaj strategia disvolvo, publika informado kaj konservado (inkluzive protektajn kaj sekurigajn filmadojn).
- Sekcio Rejnlando (starejo Duisburg): ĝi konsistas el la antaŭa Ĉefa Ŝtata Arĥivo en Duseldorfo kaj la antaŭa civilstata arĥivo de Rejnlando en Brühl.
- Sekcio Vestfalio (starejo Monastero): ĝi konsistas el la antaŭa Ŝtata Arĥivo jen Monastero.
- Sekcio Orientvestfalio-Lipo (starejo Detmold): ĝi konsistas el la antaŭa Ŝtata kaj Civilstata Arĥivo je Detmold.
La Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio per tio estas subdividita sur kvar malsamaj starlokoj (Stato: majo de 2014).