Lando de Sankta Briego
La lando de Sankta Briego aŭ Penteŭro kaj Goelo (bretone Bro-Sant-Brieg aŭ Pentevr-ha-Goueloù; france Pays de Saint-Brieuc aŭ Goëlo-Penthièvre), estis unu el la naŭ malnovaj diocezoj de Bretonio, kiu nombris 131 komunumojn kaj 271 513 loĝantojn (1999) sur areo de 2 558 km². Ĝia ĉefurbo estis Saint-Brieuc.
Lando de Sankta Briego | ||
---|---|---|
Regiono | ||
Flago | Blazono | |
pays de Bretagne [+] | ||
Lando | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
Ĉefurbo | Saint-Brieuc | |
- koordinatoj | 48° 30′ 49″ N, 2° 45′ 55″ U (mapo)48.513611-2.765278Koordinatoj: 48° 30′ 49″ N, 2° 45′ 55″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 2 558 km² (255 800 ha) [+] | |
Areo | 2 558 km² (255 800 ha) [+] | |
Komunumoj | 311 | |
Loĝantaro | 293 674 [+] (2007) | |
Denseco | 114,81 loĝ./km² [+] [+] | |
Lando de Sankta Briego | ||
La lando de Sankta Briego situis en la nordo de Bretonio kaj kovris la okcidenton de la nuna departemento Côtes-d'Armor kaj etan parton de tiu de Morbihan.
La bretonan lingvon oni parolas nuntempe ĉefe de la nord-okcidenta flanko de Paimpol ĝis Plouha.