Langepaso

urbo de Ĥanta-Mansio en Rusio
(Alidirektita el Langepas)

Langepaso (ruse Лангепас) estas urbo en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusio.

Langepaso
urbo • administra dividaĵo de Rusio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 628672
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 582  (2019) [+]
Geografio
Geografia situo 61° 15′ N, 75° 10′ O (mapo)61.2575.166666666667Koordinatoj: 61° 15′ N, 75° 10′ O (mapo) [+]
Alto 45 m [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Langepaso (Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra)
Langepaso (Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra)
DEC
Langepaso
Langepaso
Situo de Langepaso
Langepaso (Rusio)
Langepaso (Rusio)
DEC
Langepaso
Langepaso
Situo de Langepaso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Langepas [+]
vdr

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71132.

La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1985.

La interurba telefona kodo estas 34669, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

La urbo situas sur dekstra bordo de rivero Obo.

En la urbo estas flughaveno.

En jaro 2002 la urbo havis 37,2 mil loĝantojn.

Nomo redakti

En la ĥanta lingvo lange signifas sciuro kaj pasl estas trafluejo[1].

Historio redakti

La urbo estis fondita por personaro, priservanta apudajn naftominejojn.

Lokaj konstruaj organizaĵoj estis tro malfortaj, do en 1975 estis eldonita la komuna ordono de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj la Konsilio de Ministroj de Sovetunio, laŭ kiu apartaj respublikoj iĝis konstruaj aŭspiciantoj de novaj nordaj urboj de Tjumena provinco. Langepaso estis prikonstruata de Belorusa SSR[2].

La 28-an de decembro 1979 por ekspluatado de la Urjevskoje kaj Potoĉnoje naftominejoj en industria unuiĝo Niĵnevartovskneftegas estis kreita NGDU Urjevneft, kies sidejo devis troviĝi en vilaĝo Langepaso, ankoraŭ ne ekzistanta. Ĝi mendis konstruadon de deĵorskipa vilaĝo (ruse вахтовый посёлок) por 10 mil homoj. Ĝenerala konstruanto estis la konstru-munta trusto N 37 de la Ministerio pri konstruado de Belorusa SSR. La 23-an de julio 1980 la unua grupo de konstruistoj ekflugis el Minsko al Niĵnevartovsko, de kie ĝi sekvis al preterpasejo Urjevskij, kien venis ankaŭ vagonoj kun konstruaj materialoj. Fine de aŭgusto komenciĝis konstruadode la vilaĝo sur la maldekstra bordo de trafluejo Langepaso, 15 km for de la ĉefa riverujo de Obo[3].

 
 Места нехоженые, зверье непуганое... Ориентир — три кедра на покатом склоне. А вокруг бурелом непроходимой тайги и болота.   Lokoj ne vizititaj, bestoj ne timigitaj... Orientilo estis tri cedroj sur malkruta deklivo. Kaj ĉirkaŭe estis netrairebla tajgo kaj marĉoj. 
— Viktor Mamajev, brigadestro[4]

La unua traktora kolono bezonis 48 horojn por traveturi 20 km de preterpasejo Urjevskij ĝis la konstruejo de la estonta urbo. Ĝis la fino de 1981 aperis 20 vagon-domoj, amasloĝejo, banejo, tenejo kaj kantino Alesja kun belorusaj ornamaĵoj. La 7-an de januaro 1981 oni ekkonstruis la unuan mikrodistrikton el panelaj domoj de la Homel-serio kaj kroĉis al pino tabulon kun surskribo: "Langepaso. Belorusa urbo en Siberio. Fondita la 7-an de januaro 1981". Surbaze de modifita rusa proverbo estiĝis ŝerco: "Kie Makaro ne paŝtis bovidojn, tie aperos urbo Langepaso" (ruse Где Макар телят не пас, будет город Лангепас). La 9-an de aprilo 1981 la Tjumena Provinca Konsilio de Popolaj Deputitoj ordonis: "Registri vilaĝon Langepason, aperintan kiel deĵorskipa vilaĝo ĉe rivera trafluejo Langepaso"[5].

Dum 5 jaroj belorusaj konstruistoj kreis deĵorskipan kaj pioniran vilaĝojn de naftistoj kaj tri mikrodistriktojn kun komuna loĝareo 176 000 m2, 4 infanĝardenojn je 1120 lokoj kaj du lernejojn je 2352 lernantoj[5].

La 15-an de aŭgusto 1985 laborista vilaĝo Langepaso ricevis statuson de la urbo subigita rekte al Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra[6].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 141. ISBN = 9785400016301.
  2. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 295–296. ISBN = 5-93020-118-2.
  3. Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 140–141. ISBN = 9785400016301.
  4. Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 141. ISBN = 9785400016301.
  5. 5,0 5,1 Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 141. ISBN = 9785400016301.
  6. Петрушин, А. А.. (2021) Когда закончилась война (ruse), p. 145. ISBN = 9785400016301.