Ĥanta lingvo

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = kca

La ĥanta lingvo (pli frue ankaŭ nomata ostjaka) estas la lingvo aŭ grupo de lingvoj parolata de ĥantoj, ĉefe en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusio. La lingvon parolis en 1994 ĉirkaŭ 12 000 homoj (necerta informo).

La ĥanta apartenas al la ugra branĉo de la finn-ugraj lingvoj en la Urala lingvofamilio. La plej proksimaj parencaj lingvoj de la ĥanta estas la mansa kaj la hungara lingvoj. La ĥanta kaj mansa formas la grupon Ob-ugraj lingvoj, nomitan laŭ la rivero Obo.

La ĥanta alfabeto havas specifajn literojn kiel Ӛ.

StatusoRedakti

Formale la lingvo havis oficialan statuson en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto, sed efektive ĝi ne estis uzata de aŭtoritatoj, kio foje kaŭzis indignon de la indiĝenoj. La prezidanto de la distrikta komsomola komitato Viktor Birjukov rememoris kiel en 1958 en la distrikta partia konferenco partoprenis multe da indiĝenoj en naciaj vestoj kaj unu el ili ekparolis al la kunsido en la ĥanta. Oni petis lin paroli ruse, al kio li respondis: "Kiomfoje oni povas fari ordonojn, ke la partiaj aktivuloj lernu lokan lingvon? Do mi parolas ĥante. Mi pensas ke ĉiuj komprenas min"[1].

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 208. ISBN = 5-93020-083-1.