Homel

(Alidirektita el Homelo)

Homel - beloruse Гомель, ruse Гомель (tiulingve prononcata pli-malpli Gomelj) - estas urbo en la sudorienta parto de Belorusio. Ĝi estas la ĉefurbo de Homela regiono, nomata laŭ la urbo. Komence de la jaro 2004, la urba loĝantaro estis ĉirkaŭ 480 000 homoj.

Homel
beloruse: Гомель, ruse: Гомель
urbo
Oficiala nomo: Гомель
Lando Belorusio Belorusio
Regiono Homela regiono
Situo Gomel
 - alteco 135 m s. m.
 - koordinatoj 52° 26′ 43″ N 30° 59′ 03″ O / 52.44528 °N, 30.98417 °O / 52.44528; 30.98417 (mapo)
Areo 113,0 km² (11 300 ha)
Loĝantaro 522 549 (2014)
 - de metropolo 527 886
Denseco 4 624,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1142
Urbestro Viktor Pilipets
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 246xx, 247xxx
Telefona antaŭkodo (+375) 232 (2)
Aŭtokodoj 3
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Homel
Retpaĝo: www.gorod.gomel.by
Regiona dramoteatro

Administracia divido redakti

Homel konsistas el kvar distriktoj: Soveta, Centra, Fervoja, Novobelica.

Historio redakti

La urbo unuafoje menciiĝis en kronikoj en la jaro 1142 (tiu dato konsideratas kiel fondojaro de la urbo) kiel urbo en la historia Ĉernigova/Ĉernihiva princlando. De la jaro 1335 Homel apartenis al la Grandduklando Litovio, de la jaro 1772 jaro al la Rusia Imperio. De la jaro 1919 la urbo estis centro de Homela gubernio en RSFSR de Sovetunio, kaj de la jaro 1926 ĝi estis parto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko de Sovetunio. De la jaro 1938 la urbo estas la administra centro de la samnoma Homela regiono.

Industrio redakti

Granda industria centro: produktado de kemiaj sterkoj, stabloj, agrikulturaj maŝinoj, vitro, prilaborado de diamantoj, konditoraĵoj.

Ĝemelaj urboj redakti

Interalie estas pola urbo Radom / Radomo

Komunikado redakti

Fervoja ligo ekzistas kun Brjansk, Bresto, Ĉernihivo, Minsko kaj Bahmaĉ en Ĉernihiva provinco, ŝosea kun Kievo, Vicebsk, Minsko, Bresto, Brjansk, Mahilovo, Kalinkaviĉi, Bobrujsk kaj Ĉernihivo.