La LarmoparulioVentumila parulio, Euthlypis lachrymosa, estas birdospecio de la familio de Paruliedoj en la monotipa genro de Euthlypis kiu loĝas laŭlonge de la pacifika deklivaro el norda Meksiko el sudo de Sonora suden ĝis Chiapas kaj al Nikaragvo; ankaŭ en la kariba deklivaro el sudokcidento de Tamaulipas ĝis Veracruz; kaj norde de Oaxaca. Privagantulaj informoj ekzistas ĉe Arizono, Nov-Meksiko kaj Teksaso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Larmoparulio

Larmoparulio
Larmoparulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Euthlypis
Specio: 'E. lachrymosa'
Euthlypis lachrymosa
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 14 al 16 cm longa kaj flava en gorĝareo kaj subaj partoj kun brunflava nuanco en brusto. La kapo estas malhelgriza kun nigraborda tre flava kronozono kaj blankaj supra kaj suba partoj de okulringo. La plej rimarkinda kaj malkutima eco inter Paruliedoj (nur estas similaĵoj ankaŭ ĉe kelkaj Basileuterus) estas tre markata blanka punktomakulo inter la supra okulo kaj la bekobazo kio nomigas la specion, ĉar aspektas kvazaŭ perdita larmo, kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie lachrymosa signifas precize “kun larmo”. Tiuj blankaj markoj ege kontrastas kun la pli malhela fono ĉar en tiu areo estas preskaŭ nigra anstataŭ malhelgriza; la resto de la supraj partoj estas malhelgrizaj kun ardezkolora nuanco. La subvosto estas blankaj, la flankoj estas blankecaj kaj la vosto montras blankajn pintobordojn. La beko estas fortika kaj nigreca kaj la kruroj rozkolorecaj.

Ĝi havas agrablan kaj trenitan kanton “hui hui hui hui ĥuiĉa huist”, dum la alvoko estas ia “cing”.

Larmoparulioj loĝas en kaj ĉe bordo de ĉiamverdaj kaj duonĉiamverdaj arbaroj, ĉefe ĉe ravinoj. Ili manĝas formikojn, ĉefe armeformikojn, kaj estas vidataj saltetantaj sur aŭ ĉe la arbargrundo. Ili troviĝas sole aŭ pare. Ĝi tendencas movi konstante la voston, kvazaŭ ventumilon, kaj tio facile montrigas ĝin kaj nomigas la specion per alternativa nomo.

La Larmoparulio estas foje lokigitaj en la genro Basileuterus, ĉar ties nesto, ovoj, voĉo, kaj junula plumaro estas similaj. Tamen neniu parulio de la genro Basileuterus havas tian voston aŭ brunflavecan bruston kiel tiu de la Larmoparulio, kaj tiele ĝi estas ĝenerale pluhavita en la monotipa genro Euthlypis.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2007) Species factsheet: Euthlypis lachrymosa. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 8/8/2007
  • Howell, Steven N. G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. ISBN 0-19-854012-4
  • A Guide to the Birds of Panama Second Edition de Ridgely kaj Gwynne ISBN 0-691-02512-6