Larrés [laRES] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la okcidento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

Larrés
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 34′ N, 0° 23′ U (mapo)42.56138889-0.38277778Koordinatoj: 42° 34′ N, 0° 23′ U (mapo) [+]
Larrés (Provinco Ŭesko)
Larrés (Provinco Ŭesko)
DEC
Larrés
Larrés
Situo de Larrés
Larrés (Hispanio)
Larrés (Hispanio)
DEC
Larrés
Larrés
Situo de Larrés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Larrés [+]
vdr

La loĝloko Larrés mem estas en la norda Valo Val Ancha. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj.

Historio redakti

 
Kastelo, nune Muzeo pri Desegno, kaj fone la preĝejo.

Plej frua mencio estas de 1035. En 1299 oni mencias kastelon de senjorlando, kiun heredas la familio Urriés en la 15-a jarcento ĝis fino de la 19-a jarcento, kaj la kastelo ruiniĝis.

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico. Santiago Ramón y Cajal loĝis tien foje, nome en naskoloko de siaj gepatroj.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Larrés suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

En la 1980-aj jaroj oni restaŭris la kastelon kaj oni instalis tien Muzeon pri Desegno en 1986.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Larrés oni malaltiĝis el 280 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 74 loĝantoj (2021).

Aktualo redakti

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, kio pluas ĉi tie male al aliaj apudaj lokoj, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo]