Larso Porseno estis reĝo de etruska urbo Klusio. Li regis verŝajne ĉirkaŭ la jaro 500 a.K.

Larso Porseno
Persona informo
Naskiĝo
Morto
en Chiusi
Tombo Chiusi vd
Ŝtataneco Arretium vd
Familio
Infanoj Arruns vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konkero de Romo redakti

Kiam en la jaro 510 a.K. estis el la Romo elpelita la lasta etruska reĝo Tarkvinio Superbo, turniĝis por helpo ĝuste al klusia Porseno. La reĝo ne hezitis kaj fronte de kelkmila armeo venis milite al Romo. Sur tiu ĉi loko antikvaj historiistoj diferenciĝas en priskribo de sekvantaj eventoj. Porromaj historiistoj, kiel ekzemple Tito Livio, prezentas, ke heroa kontraŭstaro de romianoj (Horatius Cocles, Mucius Scaevola) malebligis al Porseno konkeri la urbon. Aliaj fontoj male diras, ke Porseno la urbon konkeris kaj al venkitaj romianoj malpermesis uzadi ferajn ilojn por aliaj celoj ol terkulturistaj.

Nuntempaj historiistoj alkliniĝas al opinio, ke Porseno Romon fakte portempe uzurpis, sed nur por si mem kaj ne por reenkonduki tien tarkvinianojn. Romaj patriotaj mitoj celis tiun ĉi fakton nur kovri.

Koheraj paĝoj redakti

Eksteraj referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lars Porsenna en la ĉeĥa Vikipedio.