Las Quintanillas [laskintaNIljas] estas loĝloko kaj municipo en la centrokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Las Quintanillas estas etimologie komprenebla kiel La Bienetoj.

Las Quintanillas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09131
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 384  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 3° 51′ U (mapo)42.3725-3.8438888888889Koordinatoj: 42° 22′ N, 3° 51′ U (mapo) [+]
Alto 844 m [+]
Areo 24,783 km² ( 247 8.3 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Las Quintanillas (Provinco Burgoso)
Las Quintanillas (Provinco Burgoso)
DEC
Las Quintanillas
Las Quintanillas
Situo de Las Quintanillas
Las Quintanillas (Hispanio)
Las Quintanillas (Hispanio)
DEC
Las Quintanillas
Las Quintanillas
Situo de Las Quintanillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Quintanillas [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,783 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 379 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 16 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas trafluata de la rivero Úrbel. Ĝia municipa teritorio enhavas la loĝlokojn Santa María Tajadura kaj Villarmentero. Limas norde kun Pedrosa de Río Úrbel; sude kun Hornillos del Camino, Rabé de las Calzadas kaj Tardajos; oriente kun Alfoz de Quintanadueñas; kaj okcidente kun Villanueva de Argaño.

Historio redakti

Estas sektoro de romia ŝoseo. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti