La rivero Úrbel estas en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi ekfluas en loko konata kiel "Las Fuentes" (La Fontoj), en Fuente Úrbel, municipo Basconcillos del Tozo, en la komarko Páramos/Las Loras. Ĝi apartenas al la subzono de la baseno de la rivero Arlanza, en la baseno de la grandrivero Douro. Ĝi estas unu de la plej longaj de la provinco, kiu fluinta 55 km kuniĝas al Arlanzón en Frandovínez. Mallarĝa kaj malabunda, ĝi formas nombrajn meandrojn, kaj en la periodoj de malfrostiĝo ĝi invadas la apudajn paŝtejojn. El ties elfluado estas karakteraj ties malhelaj akvoj kaj fluejoj. Fakte la origino de la nomo estas eŭska: Urbeltz​ = "nigra akvo" (ur: "akvo", beltz: "nigra").

Úrbel

hispane Río Úrbel

rivero
Bazaj informoj
Situo Provinco Burgoso, Kastilio kaj Leono, Hispanio
Rivera reto Duero
Longeco ĉ. 55 km
Akvokolekta areo ĉ. 330 km²
Fluo
Fonto Kantabra Montaro
- Alteco super marnivelo ĉ. 965 m
- Koordinatoj 42° 38′ 40″ N, 3° 55′ 23″ U (mapo)42.644444444444-3.9230555555555
Enfluejo Arlanzón (rivero)
- Alteco ĉ. 825 m
- Koordinatoj 42° 18′ 32″ N, 3° 50′ 3″ U (mapo)42.308888888889-3.8341666666667
Geografio
Fontoregiono de Úrbel
Fontoregiono de Úrbel
Map
Úrbel
vdr
Ponto Tardajos: Jakoba Vojo.

Kelkaj areoj de la riverbaseno estas protektita, ekzemple pere de la Reto Natura 2000; estas ofta ĉeriveraj arbaroj de salikoj, poploj, alnoj, fraksenoj kaj aliaj naturaj plantoj. Simile la baseno estas grava habitato de libelo Coenagrion mercuriale, de papilio Euphydryas aurinia kaj fiŝoj Rutilus arcasii kaj Chondrostoma polylepis.

Ĝi pasas tra la teritorioj de Santa Cruz del Tozo, La Piedra, Úrbel del Castillo, Quintana del Pino, La Nuez de Arriba, Montorio, Huérmeces, Santibáñez-Zarzaguda, Miñón de Santibáñez, La Nuez de Abajo, Zumel, Lodoso, Pedrosa de Río Urbel, Santa María Tajadura, Las Quintanillas, Villarmentero, Tardajos, Rabé de las Calzadas kie ĝi koincidas kun la Jakoba Vojo, kaj Frandovínez kie ĝi alfluas al la rivero Arlanzón.