Arlanzón (rivero)

La rivero Arlanzón [arlanZON] estas rivero de Hispanio, alfluanto de la rivero Arlanza, apartenantaj al la baseno de la rivero Douro. Ĝi ekfluas en la Sierra de la Demanda, montaro de la sudoriento de la provinco Burgoso. Ĝi trapasas la nordon de Kastilio kaj Leono, pasante tra la urbo Burgoso dividante ĝin en du duonoj. Ĝi estas 115 km longa. La akvorezervejoj de Arlanzón kaj de Uzquiza, antaŭ Burgoso, zorgas pri la regulado de la akvokvanto de la rivero.

Arlanzón
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Situo Kastilio kaj Leono, Hispanio
Rivera reto Duero
Longeco ĉ. 131 km
Akvokolekta areo 2 623 km²
Fluo
Fonto Sierra de la Demanda
- Alteco super marnivelo ĉ. 1 700 m
- Koordinatoj 42° 11′ 55″ N, 3° 13′ 10″ U (mapo)42.198611111111-3.2194444444444
Enfluejo Pisuerga
- Alteco ĉ. 735 m
- Koordinatoj 42° 2′ 44″ N, 4° 17′ 30″ U (mapo)42.045555555556-4.2916666666667
Geografio
Trairataj urboj Burgos
Trairataj baraĵlagoj Embalse Uzquiza, Embalse Arlanzón
Alfluantoj
- Dekstraj Urbel
- Maldekstraj Arlanza
Río Arlanzón en Burgos
Río Arlanzón en Burgos
Map
Arlanzón
vdr

Laŭ la studo Segundo Inventario Forestal Nacional (ICONA, 1994), la baseno de la rivero Arlanzón estas komponita ĉefe per forsta tereno (53,3%) kaj kultivoj (43,8%). La forsta zono estas sur la ekflueja zono de la rivero.

Ĝi alfluas al la Arlanza tuj antaŭ ties alfluo al la rivero Pisuerga. Úrbel, Ubierna kaj Vena estas alfluantoj de Arlanzón.

Estas samnoma loĝloko traitrata de la rivero.