Basconcillos del Tozo

Basconcillos del Tozo [baskonZIljos delTOzo] estas submunicipo kaj municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la centro de la komarko Páramos. La loknomo Basconcillos del Tozo povas esti komprenebla etimologie kiel Eŭsketoj de Tozo, alude al subkomarko, formata de Basconcillos del Tozo kaj La Piedra.

Basconcillos del Tozo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09126
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 298  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 42′ N, 3° 59′ U (mapo)42.7025-3.9894444444444Koordinatoj: 42° 42′ N, 3° 59′ U (mapo) [+]
Alto 917 m [+]
Areo 121 km² (12 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Basconcillos del Tozo (Provinco Burgoso)
Basconcillos del Tozo (Provinco Burgoso)
DEC
Basconcillos del Tozo
Basconcillos del Tozo
Situo de Basconcillos del Tozo
Basconcillos del Tozo (Hispanio)
Basconcillos del Tozo (Hispanio)
DEC
Basconcillos del Tozo
Basconcillos del Tozo
Situo de Basconcillos del Tozo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Basconcillos del Tozo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Cueva del Agua (Akvogroto) aŭ Cueva de los Moros (Groto de la Maŭroj) ĉe Hoces del Alto Ebro y Rudrón.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas dek du loĝlokojn, okupas totalan areon de 120,666 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 292 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis milon da loĝantoj el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 52 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio, krom la ĉefurbon, enhavas jenajn dek unu submunicipojn: nome Arcellares, Barrio Panizares, Fuente Úrbel, Hoyos del Tozo, La Piedra, Prádanos del Tozo, La Rad, San Mamés de Abar, Santa Cruz del Tozo, Talamillo del Tozo kaj Trashaedo.

Historio redakti

Estis trovitaj restaĵoj de Paleolitiko.

 
Romanika preĝejo de San Cosme y San Damián.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La teritorio alfoz de Panizares, citita en 1190, inkludis la valon de Valdelucio kun totale 19 loĝlokoj, inter kiuj Basconcillos del Tozo. La plej frua aparta mencio de Basconcillos estas de dokumento de 1511. Estas alia mencio pri Basconcillos jam presita en 1458. Komence de la 16-a jarcento, Hoyos, Barrio Panizares kaj Arcellares estis sub la senjorlando de Las Huelgas.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo la 20an de novembro 1812 la retiriĝinta franca armeo rabadis en la areo. Basconcillos formis parton de la komunumo Cuadrilla del Tozo en la Partido de Villadiego, unu el dek kvar kiuj formis la komunumaron Intendencia de Burgos, dum la periodo inter 1785 kaj 1833; dum en la Censo de Floridablanca de 1787, ĝi estis senjorlanda jurisdikcio kies reganto estis la Duko de Frías, kiel vicurbestro.

Inter la Censo de 1857 kaj la antaŭa, la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Fuente Úrbel, La Rad, Santa Cruz del Tozo, Arcellares, Barrio Panizares, Hoyos del Tozo, Prádanos del Tozo, San Mamés de Abar, Talamillo del Tozo kaj Trashaedo. Inter la Censo de 1981 kaj la antaŭa, la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis La Piedra.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj, kiel ekzemple Hoces del Alto Ebro y Rudrón, kie estas la Cueva del Agua (Akvogroto) aŭ Cueva de los Moros (Groto de la Maŭroj) kun kvar km de subtera fluado de la rivero Rudrón (grava altiraĵo por speleologio.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, arkeologia kuŝejo Valladar, ponto super la rivero Hurón, blazondomo ktp.

Ekde 2017, la municipo estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti