Páramos (komarko)

Páramos (stepaj altebenaĵoj) estas komarko en la nordokcidento de provinco Burgoso (Kastilio kaj Leono, Hispanio). Ĝi estas trafluata de rojoj kiuj enfluas, tra la rivero Rudrón al la riverego Ebro en Valdelateja. Aliaj rojoj apartenas al la baseno de la riverego Doŭro, kiel Úrbel, ties alfluanto Talamillo kaj Odra. Tio signifas, ke parto de la komarko drenas al Mediteraneo dum alia parto al Atlantiko.

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Páramos, nordokcidente kaj brungrize.
Municipoj de la komarko kaj loko en la provinco Burgoso.

La vintroj estas tre ekstremaj. La tereno de tiu komarko estas tre alta: multaj el ĝiaj loĝlokoj superas mil metrojn de alteco. La plej altaj pintoj estas jenaj: Peña Amaya (1377), Peña Ulaña ĉe Picacho Volantín (1226 m), Peña Otero (1205), Cofrecho (1116) kaj El Encinal (1048). En la komarko mankis fervojo, sed trapasas ĝin du naciaj ŝoseoj: nome N-623, de nordo suden kaj N-627 iĝonta aŭtoŝoseo, de oriento okcidenten. La Natura Loko Hoces del Alto Ebro y Rudrón estas kvazaŭ labirinto de rokoj, akvo kaj verda naturo.

Ĝi estas konata ankaŭ kiel "Sedano y Las Loras" (Sedano kaj Las Loras).

Kutime oni konsideras sep aŭ ok municipojn, nome la jenaj:

Notoj redakti