Valle de Valdelucio

Valle de Valdelucio [BAlje de baldeLUzjo] estas subkomarko kaj municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la nordokcidento de la komarko Páramos. La loknomo Valle de Valdelucio estas komprenebla etimologie kiel Valo de Valo (duoblaĵoj estas oftaj en toponimio) de Lucio, alude al iama loĝanto.

Valle de Valdelucio
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09127
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 326  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 43′ N, 4° 6′ U (mapo)42.718055555556-4.0922222222222Koordinatoj: 42° 43′ N, 4° 6′ U (mapo) [+]
Alto 952 m [+]
Areo 96,697 km² ( 966 9.7 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Valdelucio (Provinco Burgoso)
Valle de Valdelucio (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de Valdelucio
Valle de Valdelucio
Situo de Valle de Valdelucio
Valle de Valdelucio (Hispanio)
Valle de Valdelucio (Hispanio)
DEC
Valle de Valdelucio
Valle de Valdelucio
Situo de Valle de Valdelucio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Valdelucio [+]
vdr

Geografio redakti

 
Solanas de Valdelucio.
 
Preĝejo de Sankta Eŭlalia, en Pedrosa de Valdelucio.
 
Sanktejo, en Pedrosa de Valdelucio.
 
Llanillo.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas dek kvar loĝlokojn, okupas totalan areon de 96,697 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 339 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 200 loĝantojn el 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo; la municipa teritorio, krom la ĉefurbon, enhavas jenajn dek submunicipojn: nome Corralejo, Escuderos, Fuencaliente de Lucio, Llanillo, kun loĝloko Mundilla, Pedrosa de Valdelucio (supra foto en la tabelo), Quintanas de Valdelucio, kiel municipa ĉefurbo, Renedo de La Escalera, La Riba de Valdelucio, kun loĝloko Barrio-Lucio, Solanas de Valdelucio (supra foto en la tabelo) kaj Villaescobedo.

Estas ankaŭ du loĝlokoj, nome Paúl, je 3 km de Quintanas, kaj Llanillo, je 5 km de Quintanas.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Humada formis parton de la komunumo Cuadrilla de Valdelucio en la Partido de Villadiego, unu el dek kvar kiuj formis la komunumaron Intendencia de Burgos, dum la periodo inter 1785 kaj 1833; dum en la Censo de Floridablanca de 1787, ĝi estis senjorlanda jurisdikcio kies reganto estis la Duko de Frías, kiel vicurbestro.

Estis naŭ dekomencaj loĝlokoj nome: Corralejo, Fuencaliente, Llanillo, Mundilla, Paúl, Pedrosa, Renedo, Quintanas, Solanas kaj Villaescobedo. En la moderna municipo estis integritaj ankaŭ aliaj tri loĝlokoj nome: Barrilucio, Escuderos kaj La Riba kiuj apartenis al la Jurisdikcio de Villadiego.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj, arbaroj de fagoj, birdumado pri rabobirdoj ktp.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, blazondomo ktp.

Ekde 2017, la municipo estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti