Rebolledo de la Torre

Rebolledo de la Torre [reboLJEdo delaTOre] estas submunicipo kaj municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la orienta pinto de la komarko Páramos, foje atribuita ankaŭ al la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Rebolledo de la Torre povas esti komprenebla etimologie kiel Kverkaro de la Turo.

Rebolledo de la Torre
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34492
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 41′ N, 4° 14′ U (mapo)42.686944444444-4.2272222222222Koordinatoj: 42° 41′ N, 4° 14′ U (mapo) [+]
Alto 960 m [+]
Areo 50,509 km² ( 505 0.9 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rebolledo de la Torre (Provinco Burgoso)
Rebolledo de la Torre (Provinco Burgoso)
DEC
Rebolledo de la Torre
Rebolledo de la Torre
Situo de Rebolledo de la Torre
Rebolledo de la Torre (Hispanio)
Rebolledo de la Torre (Hispanio)
DEC
Rebolledo de la Torre
Rebolledo de la Torre
Situo de Rebolledo de la Torre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rebolledo de la Torre [+]
vdr

Geografio redakti

 
Murego kaj ĉefturo de la kastelo.
 
Romanika preĝejo de Rebolledo de la Torre.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas ses loĝlokojn, okupas totalan areon de 50,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 95 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 900 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 75 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio enhavas jenajn ses submunicipojn: nome Albacastro, Castrecías, La Rebolleda, Rebolledo, Valtierra kaj Villela. La Rebolleda formas malgrandan eksklavon en la najbara provinco Palencio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Oni trovis eblajn referencojn al tiu loĝloko en fonda dokumento de la Monaĥejo de Sankta Savinto de Oña, de 12a de februaro 1011. Ŝtonskribaĵo de la romanika portiko de la preĝejo sugestas, ke fine de la 12-a jarcento la loĝloko jam estis tute plifirmigita.

Rebolledo de la Torre formis parton de la komunumo Cuadrilla de Amaya en la Partido de Villadiego, unu el dek kvar kiuj formis la komunumaron Intendencia de Burgos, dum la periodo inter 1785 kaj 1833; dum en la Censo de Floridablanca de 1787, ĝi estis senjorlanda jurisdikcio kies reganto estis la Duko de Frías, kiel vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj kaj la kastelo de Rebolledo.

Ekde 2017, la municipo estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti