Valle de Sedano
Valle de Sedano [BAlje deseDAno] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la plej oriento de la komarko Páramos. La loknomo Valle de Sedano povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de Sedano, alude al loĝloko Sedano, kiu estas la municipa ĉefurbo.
Valle de Sedano | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09142 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 428 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 43′ N, 3° 45′ U (mapo)42.716944444444-3.7488888888889Koordinatoj: 42° 43′ N, 3° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 751 m [+] | ||
Areo | 264 km² (26 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle de Sedano [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio, kiu enhavas dek ses loĝlokojn, okupas totalan areon de 264,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 409 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 44 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio, krom la ĉefurbon, enhavas jenajn dek submunicipojn: nome Cubillo del Butrón, Escalada, Gredilla de Sedano, Moradillo de Sedano, Nidáguila, Orbaneja del Castillo, Pesquera de Ebro, Quintanaloma, Quintanilla Escalada, Terradillos de Sedano kaj Valdelateja, plus kvar loĝlokojn nome Cortiguera, Mozuelos de Sedano, Nocedo kaj Turzo.
Historio
redaktiEstis trovitaj restaĵoj de Paleolitiko.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Dum la Milito de Hispana Sendependigo la 20an de novembro 1812 la retiriĝinta franca armeo rabadis en la areo.
Basconcillos formis parton de la komunumo Partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumaron Intendencia de Burgos, dum la periodo inter 1785 kaj 1833; dum en la Censo de Floridablanca de 1787, ĝi estis senjorlanda jurisdikcio kies reganto estis la Markizlando de Aguilar de Campoo.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj, kiel la Kanjono de Ebro ĉe Orbaneja del Castillo.
Inter vidindaĵoj menciindas la romanikaj preĝejoj, arkeologiaj kuŝejoj de dolmenoj, ktp.
Ekde 2017, la municipo estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.
Estas ventogeneratoroj.
Bildoj
redakti-
Gredilla de Sedano.
-
Timpano de la pordego de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, Gredilla de Sedano.
-
Preĝejo de Moradillo de Sedano.
-
Orbaneja del Castillo.
-
Popola arkitekturo en Orbaneja del Castillo.
-
Akvogroto en Orbaneja del Castillo.
-
Pesquera de Ebro.
-
Preĝejo de Pesquera de Ebro.
-
Blazono ĉe Pesquera de Ebro.
-
Quintanilla Escalada.
-
Turzo.
-
Preĝejo de Sankta Marteno en Turzo.
-
Valdelateja.