Úrbel del Castillo

Úrbel del Castillo [URbel delkasTIljo] estas loĝloko kaj municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudoriento de la komarko Páramos. La loknomo Úrbel del Castillo estas komprenebla kiel Ú. de la Kastelo. La termino Úrbel estis komprenita kiel "nigra akvo" (el eŭska) aŭ kiel gvatejo (el latina).

Úrbel del Castillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09125
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 3° 51′ U (mapo)42.62-3.8436111111111Koordinatoj: 42° 37′ N, 3° 51′ U (mapo) [+]
Alto 957 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Úrbel del Castillo (Provinco Burgoso)
Úrbel del Castillo (Provinco Burgoso)
DEC
Úrbel del Castillo
Úrbel del Castillo
Situo de Úrbel del Castillo
Úrbel del Castillo (Hispanio)
Úrbel del Castillo (Hispanio)
DEC
Úrbel del Castillo
Úrbel del Castillo
Situo de Úrbel del Castillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Úrbel del Castillo [+]
vdr

Geografio redakti

 
La kastelo.
 
La Nuez de Arriba.
 
Quintana del Pino.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas tri loĝlokojn, okupas totalan areon de 30,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 500 loĝantojn el 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 37 km de Burgoso, provinca ĉefurbo; la municipa teritorio, krom la ĉefurbon, enhavas jenajn tri loĝlokojn: nome Úrbel del Castillo, kiel municipa ĉefurbo kaj du submunicipojn, nome La Nuez de Arriba, je 6,9 km de Úrbel, kaj Quintana del Pino, disa loĝantaro je 3,4 km de Úrbel.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento, ligita al la kastelo, konstruita en la 10-a jarcento plej verŝajne fare de eŭskaj kaj kantabraj loĝantoj.

Humada formis parton de la komunumo Cuadrilla del Tozo en la Partido de Villadiego, unu el dek kvar kiuj formis la komunumaron Intendencia de Burgos, dum la periodo inter 1785 kaj 1833; dum en la Censo de Floridablanca de 1787, ĝi estis senjorlanda jurisdikcio kies reganto estis la Duko de Frías, kiel vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.

Ekde 2017, la municipo estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti