Las Rozas
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Las Rozas (stacidomo). |
Las Rozas estas unu el la plej grandaj municipoj de la Madrida Regiono (Hispanio), kun areo inter 5.883 kaj 5.914 hektaroj. Ĝi havas 4 trajnstaciojn: Las Rozas, Las Matas, Pinar kaj El Tejar (fermita).
Las Rozas | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 28230, 28231, 28232 y 28290 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 98 086 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 659 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 30′ N, 3° 52′ U (mapo)40.491666666667-3.8733333333333Koordinatoj: 40° 30′ N, 3° 52′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 718 m [+] | ||||
Areo | 59,14 km² (5 914 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Las Rozas [+] | |||||
La municipo limas kun Torrelodones (norde); Villanueva del Pardillo kaj Galapagar (okcidente); la Monto de El Pardo (Madrido) (oriente) kaj Majadahonda (sude) kaj ĝi estas unu el la urbetoj de la montaro de Madrido kies parto de la teritorio troviĝas ene de la Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro.
Las Rozas estas unu el la municipoj kun la porpersona enspezo plej alta de la Madrida Regiono. Ĝi spertis fortan kreskadon en la loĝantaro: en 1991 ĝi havis 35 137 loĝantojn kaj 83 428 en 2008. En Hispanio ĝi estas konata kiel sidejo de la Reĝa Federacio Hispania de Futbalo.