Monto Pardo

(Alidirektita el Monto de El Pardo)

Monto Pardo aŭ en hispana origine Monte de El Pardo (grizbruna aŭ de la Grizbrunulo) estas arbara zono situanta norde de la municipo de Madrido (Hispanio), kie ĝi tute integriĝas, kun ties plilongiĝo nome Monto Viñuelas. Ĝi enhavas pli ol kvarono (26,4%) de la municipa teritorio de la ĉefurbo.

Situo de la Monto Pardo (rozkolora) en la municipa teritorio de Madrido.
Kverkaro de la Monto Pardo.
Pejzaĝo de la Monto Pardo.
La ŝoseo inter Torrelodones kaj Pardo enhavas tiun punkton, nome Puerta del Hito, situanta en la barilo kiu ĉirkaŭas la perimetron de la monto.
Fervoja ponto super la rivero Manzanares, en la Monto Pardo.

Ĝi estas konsiderata la plej grava mediteranea arbaro de la Regiono Madrido kaj unu el plej bone konservataj de Eŭropo, kaj pro ties flaŭro, kun 120 specioj katalogitaj, kaj pro ties faŭno, kun proksimume 200 specioj de vertebruloj.[1] Ĝi etendas ĉirkaŭ la meza fluejo de la rivero Manzanares, laŭlonge de 16.000 hektaroj, kaj troviĝas integrata en la Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro, kie ĝi ricevas la plej altan laŭleĝan protekton.

Notoj redakti