Las edades de Lulú

Las edades de Lulú (La aĝoj de Lulú, 1989)[1] estas erotika romano de la hispana verkistino Almudena Grandes. Ĝi estis adaptita de Bigas Luna en filmo de 1990. Ĝi estos inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana de la 20-a jarcento de la hispana ĵurnalisto El Mundo.[2]

Las edades de Lulú
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Almudena Grandes
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1989
Ĝenro erotika romano
vdr

Enhavo redakti

Lulú, la protagonistino, estas en la komenco de la verko junulino dekkvinjara kiu sentas altiron por Pablo, profesoro de universitato, amiko de sia frato. Post unua seksa sperto, Lulú sentas dum jaroj fantaziojn pri tiu viro kun kiu finfine ŝi akceptas amorajn ludojn. La paro vivas en mondo de eksperimentado, fantazioj kaj privataj interkonsentoj ĝis Lulú vidas sin perfidita kiam ŝia paro metas ŝin en situacio en kiu ŝi havas sekson kun sia propra frato, kiu ĉiam fantaziis prie. Lulú al kiu mankas sinceraj amsentoj, jam tridekjara, decidas serĉi novajn spertojn ekster sia sekura medio, kio portos ŝin al diversaj rilatoj de sekso de paroj, triopoj, transgenraj personoj kaj orgioj.

Rezulto redakti

Ĝi ricevis la 11an Premion La Sonrisa Vertical (La vertikala rideto). Ĝi estis adaptita al kino fare de Bigas Luna sekvajare en samnoma filmo, kun scenaro verkita kun Almudena Grandes mem pro kiu ambaŭ estis nomumitaj al Goja-premio en 1991 en la kategorio de plej bona adaptita scenaro.[3] La libro ege sukcesis kaj estis tradukita al pli ol du dek lingvoj.[4]

Referencoj redakti

  1. Almudena Grandes, Las edades de Lulú (Tusquets, 1989; ISBN 84-7223-748-6)
  2. Lista completa de las 100 mejores novelas en castellano del siglo XX El Mundo
  3. «Las edades de Lulú». Premios Goya. Konsultita la 29an de novembro 2021.
  4. «elmundo.es | encuentro digital con Almudena Grandes». www.elmundo.es. Konsultita la 29an de novembro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti