Lascuarre [lasKŬAre] (Llascuarre en ribagorza aragona, kaj Lasquarri en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Lascuarre
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22586
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 138  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 0° 31′ O (mapo)42.1991666666670.51694444444445Koordinatoj: 42° 12′ N, 0° 31′ O (mapo) [+]
Alto 647 m [+]
Areo 31,870796 km² ( 318 7.0 796 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Lascuarre (Provinco Ŭesko)
Lascuarre (Provinco Ŭesko)
DEC
Lascuarre
Lascuarre
Situo de Lascuarre
Lascuarre (Hispanio)
Lascuarre (Hispanio)
DEC
Lascuarre
Lascuarre
Situo de Lascuarre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lascuarre [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Isábena.

La municipa ĉefurbo estas en la kerno de Lascuarre.

La municipa teritorio limas kun Laguarres (municipo de Capella) okcidente, kun Castigaleu oriente, norde kun Roda de Isábena kaj sude, apartigita de la Montaro Mellera, kun Benabarre.

Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: Segarras Altas, Mariñós, Avellana (aŭ Ametllera), La Mora, Tamarit kaj Salanova (aktuale ĉiuj senhomaj escepte la unua).​

La loĝloko Lascuarre mem kiel sidejo de la municipo (647 msm)[2] estas je 101 km oriente de Huesca, sur monteto je 647 m.s.m. inter la rojoj La Creu kaj Sabró aŭ Pila.

Ĝi estas komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-2613 oriente kun Castigaleu kaj laŭ la regiona ŝoseo A-1605 okcidente laŭ la rivero Isábena kun Graus.

Historio redakti

 
Preĝejo de Lascuarre.

La setlejo estas tre antikva kiel atestas la etimologio de la loknomo "Lascuarre", laŭ filologo Bernardo Estornés Lasa,[3]​ de la eŭska Latz Gorri, kiu signifas rojon aŭ ruĝan rojon. Dum la islama epoko, la araboj nomis la lokon Al Askor (الاسكر) (tiam estis kastelo kaj murego), kaj poste la kristanoj nomis ĝin Alascorre,[4]​ L'Escuarre aŭ La Escuarre (Fogaje de 1495). Oni ne konas la daton de la kristana konkero, sed oni scias, ke en 1062 ĝi estis regata de kristano.

En 1158, la grafo Ramón Berenguer la 4-a donis foruon al Lascuarre kaj Jakobo la 2-a donis la lokon al la Baroneco de Castro, apartigante ŝin disde la Graflando de Ribagorza. Poste, ĝi pasis al la Duko de Medinaceli. Ekzistas el la mezepoke foiron nome de Sankta Marteno. En 1580, oni konstruis konventon, kiu ekzistis ĝis la "desamortización" de Mendizábal en 1835.

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de ĝistiamaj municipoj en la 1960-aj jaroj.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Lascuarre kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 141 loĝantoj (2022).[5]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo, forstado kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • La urba kerno de Lascuarre mem, kie menciendas la preĝejo kaj la ermitejo.
  • Restaĵoj de la kastelo, nome "Torre de los Moros" (Turo de la Maŭroj).
  • Restaĵoj de la kastelo Millera.
  • Romanikaj ermitejoj kaj preĝejoj (Salanova, Sagarras Altas).
  • Multaj artaĵoj el tiuj konstruaĵoj estas ekspoziciataj en diversaj muzeoj de Aragono kaj Katalunio.
  • Naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. «EL PARENTESCO DE EUSKARA CON OTROS IDIOMAS». Arkivita el originalo la 28an de julio 2018. Konsultita la 29an de aŭgusto 2016.
  4. BRAVO SUÁREZ, Carlos (2005). «Lascuarre y Luzás: dos pueblos con historia». Konsultita la 29an de aŭgusto 2016.
  5. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lascuarre en la hispana Vikipedio.