Latinamerika Lernejo de Medicino

medicina universitato en Kubo

La Latinamerika Lernejo de Medicino, en hispana Escuela Latinoamericana de Medicina (ELAM aŭ ELACM) estas internacia universitato en Havano, kiu formas parton de la Programa Integral de Salud (PIS, sanprogramo) de Kubo.

Latinamerika Lernejo de Medicino.

Tiu scienc-pedagogia projekto nuntempe gastigas studentojn el 122 landoj, nome latinamerikaj, karibiaj, Usono, Afriko, Azio kaj Oceanio. La studentoj devenas el etnaj, edukaj kaj kulturaj diversecoj, sed oni klopodas studojn en frateca kaj amikeca etoso.[1]

La intenco de la ELAM estas la formado de studentoj de medicino devenaj el disvolviĝantaj landoj kaj el sociaj malriĉaj tavoloj por ke ili poste povu kontribui en la plej bezonantaj komunumoj.[2][3]

Notoj redakti

  1. «La ELAM en la Historia de la Medicina». Arkivigite je 2020-06-08 per la retarkivo Wayback Machine instituciones.sld.cu. Konsultita la 31an de majo 2020.
  2. «En Venezuela se graduaron 225 médicos provenientes de 18 países». Xinhua. 31a de januaro 2018. Konsultita la 24an de Februaro 2021.
  3. Pino, Tania del (18a de novembro 2019). «Escuela Latinoamericana de Medicina: 20 años formando médicos para el mundo». Pan American Health Organization / World Health Organization. Konsultita la 24an de Februaro 2021.