Latvia Kamparana Unio

La Latvia Kamparana Unio (latve Latvijas Zemnieku savienība, ankaŭ tradukebla Unio de Kamparanoj de Latvio aŭ Unio de Terkultivistoj de Latvio) estas centrisma politika partio en Latvio, aparte orientita je la interesoj de agrikulturistoj. Fondita en 1917, ĝi estis la plej influa konservativa politika partio inter la Unua kaj Dua Mondmilitoj, dum la periodo de la latvia milito de sendependeco de la Rusia Soveta Federacia Socialista Respubliko en 1918 ĝis la armea okupo de Latvio fare de Sovetunio en 1940, post kiam la partio estis malpermesita de la komunistaj okupantoj. La partio reformiĝis kaj reeklaboris en 1990 kiam en Latvio duafoje fortiĝis la lukto pri ŝtata sendependiĝo. Ekde la jaro 2002 ĝi kune kun la Latvia Verda Partio konsistigas politikan koalicion nomatan "Unio de Verduloj kaj Kamparanoj" (latve Zaļo un Zemnieku savienība); tiu koalicio gajnis 9,5 procentaĵojn el la balotaj voĉoj kaj 12 el 100 parlamentaj seĝoj de la nacia parlamento Saeima en la baloto de 2002, kaj 18 parlamentajn seĝojn en la baloto de 2006.

Latvia Kamparana Unio
Latvijas Zemnieku savienība
Emblemo de Latvia Kamparana Unio
partio
Lando  Latvio
Estro Augusts Brigmanis
Fondiĝo unuafoje en 1917, malpermeso en 1940 fare de la sovetuniaj okupantoj de Latvio, refondiĝo en 1990
Ĉefa sidejo Rigo
Ideologio Kamparanismo
Centrismo
Retejo lzs.lv
vdr

Gvidantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti