Laura (filmo)
Laura estas usona filmo de 1944 reĝisorita de Otto Preminger bazita sur samnoma romano de la verkistino Vera Caspary. En la filmo geaktoras Gene Tierney, Dana Andrews kaj Clifton Webb kun Vincent Price kaj Judith Anderson.
Laura | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Laura |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 11 okt. 1944 |
Ĝenro | krimfilmo, mistera filmo, drama filmo, flashback film, nigra filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Lucien Ballard, Joseph LaShelle |
Reĝisoro(j) | Otto Preminger |
Produktisto(j) | Otto Preminger |
Scenaro | Jay Dratler • Samuel Hoffenstein • Ring Lardner • Vera Caspary • Elizabeth Reinhardt |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | David Raksin |
Rolantoj | Gene Tierney • Dana Andrews • Clifton Webb • Vincent Price • Judith Anderson • Aileen Pringle • Dorothy Adams • James Flavin • Kathleen Howard • Lane Chandler • Cara Williams • Grant Mitchell • Bess Flowers • Harold Miller • Cyril Ring • William Forrest • Kay Linaker |
Produktinta firmao | 20th Century Studios |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Nigrablanka |
IMDb | |
La filmo kandidatiĝis al kvin Oskar-premioj, kaj ricevis tiun de la plej bona fotografio blanknigra.[1]
Ĝi formis parton de la 10 Pintoj de AFI en la kategorio de "misteraj filmoj".[2] En 1999, la filmo estis konsiderata «kultura, historia kaj estetike grava» fare de la Kongresa Biblioteko de Usono kaj elektita por sia konservado en la National Film Registry.[3]
Intrigo
redaktiNovjorka policano Mark McPherson (Dana Andrews) esploras la murdon de Laura Hunt (Gene Tierney), bela kaj sukcesa estrino de reklamado murdita per pafo al vizaĝo, ĝuste ĉe la enirejo al sia hejmo. Li pridemandas Waldo Lydecker (Clifton Webb), ĵurnalisto kaj amiko, la fianĉon Shelby Carpenter (Vincent Price), amanto pro interesoj de Ann Treadwell (Judith Anderson), la riĉan onklinon de Laura, kaj Bessie Clary (Dorothy Adams), ŝia servistino. Pere de la atestoj de ŝiaj amikoj kaj de la legado de ŝiaj leteroj kaj taglibro, McPherson ekobsedas pri Laura.
Roluloj kaj geaktoroj
redakti- Gene Tierney kiel Laura Hunt
- Dana Andrews kiel Mark McPherson
- Clifton Webb kiel Waldo Lydecker
- Vincent Price kiel Shelby Carpenter
- Judith Anderson kiel Ann Treadwell
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ «The 17th Academy Awards (1945) Nominees and Winners» (en angla). oscars.org. Konsultita la 28an de novembro 2018.
- ↑ «AFI: 10 Top 10» (en angla). Konsultita la 22an de februaro 2017.
- ↑ «Librarian of Congress Names 25 More Films to National Film Registry» (en angla). Library of Congress. 16a de novembro 1999. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2008. Konsultita la 22an de julio 2009.
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laura (película) en la hispana Vikipedio.