Laura Dánielné Lengyel
Laura Dánielné Lengyel [lendjel], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dánielné Lengyel Laura estis hungara kritikisto, verkisto. Ŝia origina familia nomo estis Pollák ĝis 1901, poste Lengyel, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Dániel Miklósné aŭ Dánielné Lengyel Laura, ŝia filino estis Anna Dániel.
Laura Dánielné Lengyel | |
---|---|
Laura Dánielné Lengyel | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pollák Laura |
Naskiĝo | 28-an de marto 1874 en Újfehértó |
Morto | 2-an de junio 1954 (80-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Anna Dániel |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Laura Pollák[1] naskiĝis la 28-an de marto 1874 en Újfehértó, ŝi mortis la 2-an de junio 1954 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Laura Dánielné Lengyel devenis el juda familio. Ŝi frekventis pedagogian altlernejon, sed diplomon ŝi ne havis. Ŝia debuta studo aperis en 1895, poste ŝi laboris ĉe pluraj gazetoj. Ŝi kontribuis romanojn, novelojn, poemojn, kritikojn, teatraĵojn, studojn. Ŝi edziniĝis en 1907, en la sekva jaro ŝi naskis filinon.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Balázs Klára (debuta romano, 1897)
- Dénes Olga házassága (romano, 1902)
- Fehér keresztek (romano, 1908)
- A három galamb (romano, 1912)
- A császár anyja (dramo, 1921)
- Tűzhalál (dramo, 1923)
- Medici Lőrincné a Hattyú-utcában (romano, 1924)
- Pardon, felség (dramo, 1928)
- Vera naplója (romano, 1930)
- Hágár a pusztában (romano, 1940)
Memorigiloj redakti
- infanĝardeno en Újfehértó portas la nomon Lengyel Laura
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM51001 hungarlingva datenaro de muzeo